Al la enhavo

Ĉiu kontraŭ Ĉiuj

de Jonatano, 2016-junio-01

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Jonatano (Montri la profilon) 2016-junio-01 23:34:48

Kio estas la diferenco inter ĉiu kaj ĉiuj?

hilex (Montri la profilon) 2016-junio-02 00:57:26

Jonatano:Kio estas la diferenco inter ĉiu kaj ĉiuj?
ĉiu = unu ajna el multo
ĉiuj = multaj ajnaj sen escepto

Jonatano (Montri la profilon) 2016-junio-02 03:11:32

hilex:
Jonatano:Kio estas la diferenco inter ĉiu kaj ĉiuj?
ĉiu = unu ajna el multo
ĉiuj = multaj ajnaj sen escepto
Se ĉiu signifas "unu ajna el multo", do kio signifas iu?

nornen (Montri la profilon) 2016-junio-02 04:08:21

"Ĉiu" estas ununombro kaj "ĉiuj" estas multenombro.
Do se la vorto rilatas al ununombra o-vorto, uzu "ĉiu", se ĝi rilatas al multenombra o-vorto, uzu "ĉiuj".

Ĉiu hundo havas voston.
Ĉiuj hundoj estas mamuloj.

hilex (Montri la profilon) 2016-junio-02 07:33:56

Jonatano:
hilex:
Jonatano:Kio estas la diferenco inter ĉiu kaj ĉiuj?
ĉiu = unu ajna el multo
ĉiuj = multaj ajnaj sen escepto
Se ĉiu signifas "unu ajna el multo", do kio signifas iu?
Verŝajne "unu nedifinita el multo".

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-junio-02 09:04:17

Jonatano:Kio estas la diferenco inter ĉiu kaj ĉiuj?
iu = some <-- Some cupcakes are 1 dollar
ĉiu = each <-- Each cupcake is 1 dollar
ĉiuj = all <-- All cupcakes together are 15 dollars

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-junio-05 14:16:57

En la franca estas esprimo, kiu ilustras la diferencon inter chaque (ĉiu) kaj tous (ĉiuj):

Chacun pour soi et Dieu pour tous!
Ĉiu [agu] por si mem, kaj Dio por ĉiuj!

Ĝi ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝi signifas, ke la sorto de ĉiu dependas nur de li mem, esperante, ke Dio zorgos pri la sorto de la kolektiveco.

akueck (Montri la profilon) 2016-junio-11 11:57:28

Altebrilas:En la franca estas esprimo, kiu ilustras la diferencon inter chaque (ĉiu) kaj tous (ĉiuj):

Chacun pour soi et Dieu pour tous!
Ĉiu [agu] por si mem, kaj Dio por ĉiuj!

Ĝi ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝi signifas, ke la sorto de ĉiu dependas nur de li mem, esperante, ke Dio zorgos pri la sorto de la kolektiveco.
Konkretan ekzemplon mi ofte spertis okaze de lernejklasaj ekzamenoj pri la franca. Tiam la instruisto komence diris tion, por ke chiu ekzamenato ne (kashe) konsultu apudulon kaj por ke Dio helpu al chiuj.

Luib (Montri la profilon) 2016-junio-11 12:39:20

nornen:
Ĉiu hundo havas voston.
Ĉi tie mi dirus "Ĉiu hundo havas po voston."
(Komparu la interparolon kiun inventis Klaŭdjo Piron: "Ĉiuj polinoj amas po polon." - "Kiun popolon?" Sed ĉi tie la diranto uzas la vorton "ĉiuj".)
Sed laŭ la ekzemploj en PMEG pri la vortoj ĉiu kaj po, tiu "po" almenaŭ ne necesas. Ĉu eĉ malkorekta?

Pri la fadena temo: estas ne vere malsama signifo, sed nuanco:
Ĉiu hundo = ĉiu unuopa hundo (angle "each/every dog", france "chaque chien", germane "jeder Hund")
Ĉiuj hundoj = ĉiuj hundoj kune, la ĉioma hundaro (angle "all dogs", france "tous les chiens", germane "alle Hunde")
Jen tio, kion diras la gramatiko:
PMEG:Ĉiu(j) estas ĉiam plurala laŭsence, sed oni tamen faras distingon inter singulara ĉiu kaj plurala ĉiuj.
Oni uzas ĉiu, se oni konsideras la individuojn aparte.
Oni uzas ĉiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.
(...)
Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. = ...mi venkis la tutan grupon. Ĉi tie J estas necesa, ĉar oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis ĉiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraŭ tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

Reen al la supro