Pesan: 11
Bahasa: Esperanto
nornen (Tunjukkan profil) 3 Juni 2016 17.14.20
Konsiderante ke vi konservas kaj la uzantnomon kaj [b]nesalitan[/b] md5-haŝon de la pasvorto en lokala kekseto, tiu injektita js povas ekzemple legi tiujn datumojn kaj sendi ilin al atakanto. Kun tiuj du datumoj atakanto povas identigi sin kiel alia uzanto, kaj se li malkalkulas la md5 ekz per ĉielarka tabelo, li povas provi se tiuj uzantnomo kaj pasvorto ankaŭ funkcias ĉe aliaj interretaj servoj, kiun uzas la atakita uzanto.
Mi komprenas, ke vi nun ellaboras la novan paĝaron, tamen eble estus oportune malfermi tiun ĉi truon.[/url]
erinja (Tunjukkan profil) 5 Juni 2016 11.41.17
lagtendisto (Tunjukkan profil) 5 Juni 2016 13.35.15
erinja (Tunjukkan profil) 6 Juni 2016 15.27.42
spreecamper:Ĉu eble, ke oni jam povus aktivigi (plu sekureca?) forumon modulon de nova Lernu-versio?Pardonu, mi ne komprenas vian komenton. Ĉu vi celas, ke nur registritaj uzantoj povus vidi la afiŝojn en la forumo? Ni ne intencas fari tion, kaj ajnokaze, iu ajn povas krei konton ĉi tie.
Estas malpermesite intence injekti kodon kiu damaĝas la paĝaron, oni povas perdi sian konton por tio. Se oni ial volas testi la sekurecon de la paĝaro per eksperimentado, sen riski perdi sian konton, estas plej bone ke tiu kontaktu nin unue por peti permeson, alie ni povus supozi ke tio estas malica - aparte se iu poste publike afiŝas la rezultojn de tia testo.
Se oni malkovras truon en la sekureco de la paĝaro, ni jes ja aprezas kiam oni atentigas nin pri tio, sed estas plej bone kiam oni atentigas nin private. Se oni publikigas tion al la tuta mondo, tio praktike estas invito al malbonuloj por ataki la paĝaron.
lagtendisto (Tunjukkan profil) 6 Juni 2016 17.28.51
erinja:Pardonu, mi ne komprenas vian komenton. Ĉu vi celas, ke nur registritaj uzantoj povus vidi la afiŝojn en la forumo? Ni ne intencas fari tion, kaj ajnokaze, iu ajn povas krei konton ĉi tie.Mi supozis, ke eble la nova Lernu-sistemo estas partigi en moduloj de programaro. Unu modulo, la forum-modulo, alia modulo kiu enhavas lernenhavo, k.t.p.
erinja (Tunjukkan profil) 6 Juni 2016 20.14.19
nornen (Tunjukkan profil) 6 Juni 2016 20.20.08
erinja:Kiel tio helpus pri la problemo?Se eblus (kiel supozas spreecamper) lanĉi la novan forumon sendepende de la pliaj enhavoj de la nova lernu, kaj se samtempe la nova forumo ne estus vundebla, tio forigus la problemon de XSS.
erinja (Tunjukkan profil) 6 Juni 2016 20.27.52
Eble ni fermu la forumojn entute, sed jam estis sufiĉe da plendado kiam ni ajnkiale malŝaltis ajnan kapablon de la paĝaro pretige al la transiro kaj lanĉo.
nornen (Tunjukkan profil) 7 Juni 2016 04.08.11
erinja:Eble ni fermu la forumojn entute, sed jam estis sufiĉe da plendado kiam ni ajnkiale malŝaltis ajnan kapablon de la paĝaro pretige al la transiro kaj lanĉo.Ĉu la planoj pri la estonto de lernu! fakte enhavas la fermon de la forumoj aŭ via respondo estas infaneca koleratako[1]?
Se la teamo fakte planas fermi la forumojn, mi priploras la decidon, tamen sendube la decido estas via.
Se la respondo estas infaneca koleratako, bone.
Se la teamo nek planas la fermon nek la respondo estas infaneca koleratako, kion celis vi komuniki (mi vere ne povas diveni)?
----
[1] Kiel oni diras "tantrum/berrinche/xjosq'inkil/beleidigte Leberwurst"?
lagtendisto (Tunjukkan profil) 7 Juni 2016 04.17.20
erinja:A ha. Tio ne eblas. La nova lernu funkcios kun nova datumbazo.En ordo. Dankon por informo.