Zum Inhalt

Esperanto-Pola vortaro por e-legiloj Kindle

von fringelo, 9. Juni 2016

Beiträge: 3

Sprache: Esperanto

fringelo (Profil anzeigen) 9. Juni 2016 15:06:59

Antaŭ kelkaj tagoj aperis en Interreto la vortaro por pollingvaj uzantoj de Kindle - la librolegilo de Amazon. Ĝi estis kreita surbaze de Esperantilo kaj estas senpage elŝutebla de ĉitie:

http://eczytniki.blogspot.com/2016/06/sownik-esperanto-polski.html

sufiĉas alklaki la vorton SŁOWNIK.

Estas mirinde, ke la Aŭtoro (Athame)ne konas Esperanton, memstare li trovis la vortaran fonton kaj fulmrapide adaptis ĝin al Kindle-bezonoj. La vortaron mi provis per K4NT, PW2 kaj PW3. Surprize glate ĝi funkcias, kvankam ne estas perfekta. Tamen ĝi superas jam la alilingvajn vortarojn por Kindle se temas pri la efiko de la serĉado. Miajn sugestojn mi sendis al la Aŭtoro, ŝajnas, ke eblas pluaj perfektigoj. Nun legado de libroj per Kindle fariĝis pli komforta por pollingvaj personoj - sufiĉas marki per tuŝo la nekonatan vorton kaj la difino tuj aperas en la aparta fenestreto.

fringelo (Profil anzeigen) 11. Juni 2016 20:05:24

Ĵus aperis antaŭ kelkaj horoj la nova, plibonigita versio de la Vortaro por Kindle-legiloj. La aŭtoro faris kelkajn ŝanĝojn. Rezulte de ili nun oni povas trovi signifon de la participoj aktivaj kaj pasivaj. Kompreneble vi ricevos klarigon pri la signifo de la vortradiko formanta la participon. Tio tre vastigas la eblecon serĉi kaj trovi. Krome, estis korektita la erara signifo de la vorto "virina", jam estas bone. La nova versio estas elŝutebla en la sama supre menciita loko. La nova vortaro estas eĉ iomete pli "maldika" (temas pri kilobajtoj) tamen ĝi estas pli perfekta. La aŭtoro promesis baldaŭ pliampleksigi la vorttrezoron se li trovos libere akceseblan vortbazon, kaj li intencas kunigi kelkajn bazojn.

sinequanon (Profil anzeigen) 13. Juni 2016 11:44:39

Bonega ideo ridulo.gif Ĉiutage mi uzas PW3 - kaj nun kun tiu ĉi vortaro de Athame. Dankon!

Zurück nach oben