Přejít k obsahu

kunteksto kontraŭ konteksto

od uživatele dbob ze dne 11. června 2016

Příspěvky: 16

Jazyk: Esperanto

thyrolf (Ukázat profil) 15. června 2016 11:55:45

Konteksto ne estas Esperanta vorto, laŭ la reta PIVo: vortaro.net

akueck (Ukázat profil) 15. června 2016 14:35:12

thyrolf:Konteksto ne estas Esperanta vorto, laŭ la reta PIVo: vortaro.net
Bonvole notu: La fakto, ke tiu au alia vortaro ne listigas vorton, ne nepre signifas, ke la vorto ne estas vorto de la koncerna lingvo.

sudanglo (Ukázat profil) 16. června 2016 17:09:02

Bob vi povas uzi jenan ligon (entajpu konteksto) por serĉi la Reton. Vi facile trovos ekzemplojn kie konteksto estas ĝuste uzata kaj ne en la senco de kunteksto.

dbob (Ukázat profil) 29. června 2016 8:42:49

Mi konas nur du sencojn de la hispana "contexto" aŭ de la angla "context":
1) teksto, kiu ĉirkaŭas, antaŭas aŭ sekvas esprimon kaj donas al ĝi ĝian precizan signifon
2) kondiĉoj kaj cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭas la situacio en kiu io ekzistas aŭ okazas

En EPIV kaj ReVo troviĝas nur la unua senco. Tamen, estas klare, ke en Esperanto la dua pli vasta senco estas jam de longe uzata de diversaj aŭtoroj per la vorto kunteksto. Jen kelkaj ekzemploj:

Le Monde diplomatique:
- En tiu kunteksto la universitataj aparatoj vidas en la naciaj lingvoj obstaklon al la studenta movkapablo.
- tiu ĉeesto de la armitaj fortoj en la kunteksto de daŭra konflikto povas montriĝi rekte minaca.
- Tamen necesas konsideri la fenomenon en pli larĝa politika kunteksto.

En la retejo de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) la vorto kunteksto aperas plurfoje en tiu pli vasta senco (fakte en tiu retejo "kunteskto" aperas entute 75 fojoj, dum "konteksto" nur 3). Jen:

ILEI: Fremdlingva studado en Usono, de Prof. Humphrey Tonkin (University of Hartford, USA)
- en la kunteksto de la Eŭropa Unio aŭ Unuiĝintaj Nacioj, la franca registaro insistas pri la prerogativoj
- individuoj, kiuj uzas la anglan en relative limigita kunteksto
- evoluigi siajn lingvolernajn kapablojn ĝenerale aŭ en la kunteksto de lingvaj familioj

ILEI: Gvidilo por kursgvidantoj, de Stefan MacGill
- Ne perdu la eblon aŭdigi la lingvon en reala kunteksto
- por ke ili estu sisteme uzataj kun korekteco en ĉiam pli variaj cirkonstancoj kaj kuntekstoj
- Se via kurso ne prezentas la kulturan kuntekston de la lingvo … de kie la lernantoj ĉerpu tion?

Ankaŭ en Tekstaro troviĝas tia uzo de "kunteksto".

Laŭ tio, kion mi povis observi, la vorton "kunteksto" oni reale uzas kun la du internacie konataj sencoj, kiuj ekzistas en aliaj lingvoj. Tia uzo okazas jam de longe en esperanto, almenaŭ en skriba lingvo kaj ĝi estas uzata de spertaj esperantistoj. Aliflanke, la vorto "konteksto" estas ankaŭ uzata nuntempe, sed mi opinias, ke uzi ĝin kun nur unu el la du sencoj estas malpli internacie ol uzi "kunteksto" kun la du sencoj, kiel oni faras en aliaj lingvoj.

Kial Zamenhof dekomence elektis "kunteksto" kaj ne "konteksto" estas tute alia demando. Unu ebla respondo estas: kial ne? La internacia kontekst' estas esperantigo de context, kiu finfine devenas el la latinaj con- kaj texere. Nesurprize, la latina con- en esperanto signifas kun, kune. Tamen, tio entute ne estas klarigo pri kial li elektis tiun aŭ alian vorteron.

Mia persona konkludo estas jene: la vorto "konteksto" estas uzebla vorto, sed la vorto "kunteksto" estas ne nur uzebla sed ankaŭ uzinda vorto.

sudanglo (Ukázat profil) 30. června 2016 12:34:15

Foje Bob oni bezonas kontrasti konteksto kun kunteksto.

Ekzemple: laŭ la kunteksto oni supozus la signifon tiel, sed en la konteksto en kiu li skribis tion, estas evidente ke la ĝusta interpreto estas ...

Komparebla bezono de alia vorto ekzistas por 'priskribo', ĉar ne ĉiuj priskriboj estas skriboj.

Ekzemple: kiam atestanto en kortumo voĉe donas al advokato 'priskribon' kiu ne kongruas kun la priskribo portanta sian subskribon kiun li faris en la policejo.

Bedaŭrinde oni ne povas uzi 'deskribi' ĉar tiu jam havas specifan sencon en kontaj aferoj (angle write off/write down).

akueck (Ukázat profil) 30. června 2016 15:41:27

sudanglo:Foje Bob oni bezonas kontrasti konteksto kun kunteksto.
Tio chi jam deiras de tio, ke la signifo de "kontekst'o" kaj la signifo de "kun'tekst'o" estas klare difinitaj, ekzemple per oficiala difino fare de autoritata centra institucio. Sed ne estas tiaj difinoj. Uzanto je "kontekst'o" kredeble atribuas al ghi unu el la signifoj, kiun havas la responda vorto simila en la gepatra lingvo de la uzanto. Pri "kun'tekst'o" au estas simile au oni uzas/komprenas ghin nur lau la (cetere ne oficiala) difino de PIV.

Zpět na začátek