Al la enhavo

Brexit - ŝanceto por Esperanto?

de Vilius, 2016-junio-13

Mesaĝoj: 92

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2016-junio-17 10:27:01

vincas:Sed multe da britoj volas forlasi Union. Kial?
Multaj ne pripensas, ke duoblo de enmigrantoj ne estas de la EU. Krome, malgraŭ la avertoj el gravuloj, multaj ne kredas, ke la ekonomio suferos, se Britio voĉdonos lasi la EU.

IkuTurso (Montri la profilon) 2016-junio-18 06:19:16

La brexit estus bone al la nordaj landoj car Skotio sendependagos kaj membrigos al la konsilio de nordio. Ulster aligos al Irlando por ke havi euro-monon kaj eble sendependagos Kimrio. Estas bone ke Anglio estus propra lando car kredas al The Sun. La lingvoj oficialaj estas multaj. La kondocoj por la Anglo ustu striktaj kaj ankau por Svisio kaj Norvegio por ke Svisio kaj Norvegio memrigos. La Anglio-la lando de The Sun-estu ekstere.

IkuTurso (Montri la profilon) 2016-junio-18 06:22:32

bryku:Mi persone preferus la germanan lingvon, ĉar ĝi estas pli klara kaj pli logika ol la angla. Sed mi pensas, ke la lingva dominado de la angla ne rilatas al la Britujo, sed al la Usono. Se Usono kadukiĝus, tiam eble nova lingvo konkerus la mondon (plej verŝajne la ĉina). Esperanto ne havas ŝancojn esti la mondlingvo, ĉar la homa historio montras, ke nur lingvoj de superpotencoj ludas tiun ĉi rolon: antikve la greka kaj la latina, mezepoke la latina (pro la eklezio), poste la franca (Napoleono!), la germana (science en Eŭropo), kaj nun la angla (pro USA science, politike, ekonomie kaj kulture). Tial mi ĝuas esperanton tia, kia ĝi estas nun - tre interesa, fleksebla kaj potenca (lingvoscience) lingvo, kiun ĉiu povas senkoste kaj rapide ellerni mem kaj uzi por interkomunikiĝi kun siaj amikoj en la tuta mondo.
Mi kredis ke Irlando havas nur unu oficialan lingvon-la iran lingvon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-junio-18 09:59:45

Eble tiu ligilo povas pliklarigi la debaton (bedaŭrinde, nur en la franca kaj en la angla) - kaj ankaŭ klarigi kial esperanto ne pli rapide antaŭeniras.http://www.francophonie-avenir.com/Archives/Index_...

bryku (Montri la profilon) 2016-junio-18 11:49:58

IkuTurso:Mi kredis ke Irlando havas nur unu oficialan lingvon-la iran lingvon?
Kaj kien iras tiu ĉi lingvo?

eddyh (Montri la profilon) 2016-junio-21 16:51:11

Mi credas ke la UE estas unu de la plej grandaj subtenantoj de la anglalingua unilingueco.

Miaopinie ili konfusas la interÅango de kulturoj, ideoj kaj lingvoj (unuflanke) kun la rapidega movado de homoj inter diversaj Europaj landoj (aliaflanke).

Unu ekzemplo: la Erazma programo. La UE pagas pro la movado de studentoj. Studentoj povas movi plufacile se ili lernas en la sama lingvo en tutaj landoj. Do, ju pli universitatoj instruas en la sama lingo (memkomprendeble la angla) des pli rapide alvenas la mono el la UE.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-junio-21 17:21:24

bryku:
IkuTurso:Mi kredis ke Irlando havas nur unu oficialan lingvon-la iran lingvon?
Kaj kien iras tiu ĉi lingvo?
Haha, ho ve! Li almenaŭ ne skribis: 'la lingvo de ira'! ridego.gif

nornen (Montri la profilon) 2016-junio-22 07:04:21

vejktoro (Montri la profilon) 2016-junio-22 07:46:25

Mi rigardis kulturfilmon pri Brexit kaj tiam kiam oni parolis kune la britoj kiuj apogis Brexiton, ili ŝajnas esti rasismaj. Ili ŝajnas timi la enmigrintojn. Unu el ili diris ke ŝi ne estas 'brita' sed 'angla' kaj ke la Poloj venas nur por trinki kaj pisi kaj feki.

?!?! Vere?

Ili ŝajnas ankaŭ kredi la mitojn de Bruselo... guglu banano se vi havas la tempon.

Ĉu Trumpo vivas ankaŭ en la Unuiĝinta Reĝlando?

Mi ne havas mian propran opinion, sed mi ne trovis bonajn kialojn ŝanĝi la Brito-Eŭropan interrilaton. La donace kialoj ŝajnas nur pasie.

Ĉu oni havas pli bonajn kialojn?

vejktoro (Montri la profilon) 2016-junio-24 06:17:25

Ho ve!

Ne gravas nun.

Reen al la supro