Al la enhavo

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

de cromañon, 2016-junio-13

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

cromañon (Montri la profilon) 2016-junio-13 09:56:57

la religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro. religiuloj kreis la inkvizicion, la sanktajn militojn,kaj la eŭropajn faŝismojn inter multaj aliaj hororoj. nur kelkaj landoj povis venki la religian povon dum mallonga tempo kreante laikulajn sociojn sed la minaco de la religio ŝajnas neniam malaperi. kiel vi pensas ke ni povas protekti la laikulajn atingaĵojn en kelkaj landoj serioze minacataj de la religia fanatikeco kaj maltoleremo?

dbob (Montri la profilon) 2016-junio-13 13:43:20

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Per socia evoluo. Miascie, la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem.

cromañon (Montri la profilon) 2016-junio-13 13:57:02

dbob:
kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
Per socia evoluo. Miascie, la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem.
jes, precipe kiam li estas frenezigita kaj fanatikigita de stultaj doktrinoj. menssanaj homoj ne agus tiel ja.

Luib (Montri la profilon) 2016-junio-13 14:16:00

cromañon:la religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro.
Ĉu ankaŭ de naziismo?
kiel vi pensas ke ni povas protekti la laikulajn atingaĵojn en kelkaj landoj serioze minacataj de la religia fanatikeco kaj maltoleremo?
Esence: per vera religio. La "islamistoj" miskomprenas la Koranon, la krucmilitistoj miskomprenis la Biblion. Oni devus montri tion al kiel eble plej multaj ŝatantoj de la "islama ŝtato" ktp. (Do mi konsentas kun dbob: necesas socia evoluo.) Ne fareblas pli multe, krom... sankta milito kontraŭ la fanatikuloj.

Eble (vera) religio jes estas minaco kontraŭ la socio, sed kontraŭ ĉia malboneco en la socio, ne kontraŭ la ideo mem de socio.
La Blanka Rozo estis serioza minaco por la "bruna" socio en Germanujo, ĉirkaŭ 1942. Kaj la anoj estis kristanoj.

Notu ankaŭ ke ekzistas religioj kiel ĝajnismo kiuj ne minacas iun aŭ ion ajn (krom la viandan industrionridulo.gif )

cromañon (Montri la profilon) 2016-junio-13 15:11:07

Luib:
cromañon:la religio kaj ties sanktaj libroj kiel la biblio kaj la korano estas la origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro.
Ĉu ankaŭ de naziismo?
kiel vi pensas ke ni povas protekti la laikulajn atingaĵojn en kelkaj landoj serioze minacataj de la religia fanatikeco kaj maltoleremo?
Esence: per vera religio. La "islamistoj" miskomprenas la Koranon, la krucmilitistoj miskomprenis la Biblion. Oni devus montri tion al kiel eble plej multaj ŝatantoj de la "islama ŝtato" ktp. (Do mi konsentas kun dbob: necesas socia evoluo.) Ne fareblas pli multe, krom... sankta milito kontraŭ la fanatikuloj.

Eble (vera) religio jes estas minaco kontraŭ la socio, sed kontraŭ ĉia malboneco en la socio, ne kontraŭ la ideo mem de socio.
La Blanka Rozo estis serioza minaco por la "bruna" socio en Germanujo, ĉirkaŭ 1942. Kaj la membroj estis kristanoj.

Notu ankaŭ ke ekzistas religioj kiel ĝajnismo kiuj ne minacas iun aŭ ion ajn (krom la viandan industrionridulo.gif )
mi pensas ke la mesaĝoj de la biblio kaj de la korano estas teruraj. ili ordonas al fideluloj ekstermi alireligiulojn kaj ne-kredantojn. kaj ili kondamnas ĉiajn minoritatojn, fraŭlajn patrinojn, gejojn, liberpensantojn kaj aliajn pekantojn.

se kelkaj religiuloj agas digne, respektante malsamajn ulojn malgraŭ la konsiloj kaj ordonoj de la biblio kaj la korano tio estas laŭdinda kaj merita afero. tamen estas stranga konduto kiun mi ne bone komprenas. mi supozas ke ilia homeco estis pli forta ol la strangaj religiaj doktrinoj kiujn ili lernis.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-13 15:32:38

Mi nur scias, ke la karakteroj en tiuj religiaj libroj ne estas veraj homoj. Ili estas maljunuloj el alia tempo. Iu diras al mi, pri Kristanismo, sed mi pensas: kiuj estas ĉi tiuj homoj? Mi ne konas reĝan Solomonon! Estas tiel stulta religio, ke oni nur bezonas vere konsideri. Estas nur Judanoj, Kristanoj, kaj Islamanoj, kiuj puŝas ĉi tiujn maljunajn demonojn el la pasintecon al ni. La rakantoj en ĉi tiuj libroj ne interesas, krom se vi estas ia stultulo aŭ volas potencon mastri aliajn.

Venontaj generacioj ne povos kredi aŭ kompreni kiel tiujn maljunajn karakterojn rilatas modernulojn.

thyrolf (Montri la profilon) 2016-junio-13 16:04:27

Mi supozas, ke se en tiuj iamaj tempoj ne ekzistus religioj, la homoj tamen buĉadus sin kaj certe ion alian trovus kiel alibio.

La solvo ne estas "vera religio", ĉar en la mez-aĝo ekzemple la homoj tute certis, ke ili sekvis iun "veran religion". Same kiel hodiaŭ en Indonezio aŭ Barato. Kaj kiu difinus, kio estas "vera religio"?

La solvo? Mi ne scias, kiel atingi tion, sed eble grava elemento:

instrui la homojn, ke antaŭ ĉio ili nepre estu ĝentiliaj kaj helpemaj unu al la alia je ĉiuj cirkonstancoj. Se tiu konduto estus ĝenerale akceptita, certe estus farita granda paŝo.

Ne nepre funkcias la metodo. La ĉinoj tradicie sekvas tiun idealon (almenaŭ pri formala gentileco). Tamen okazis ekz. Tian'anmen-masakro.

Por ĝentileco kaj helpemo ne bezoniĝas religio kaj ordonoj de iuj dioj. Religioj tamen aksiomas, ke sen ili ne povas ekzisti tiuj. Malĝusta.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-13 16:55:48

thyrolf:Mi supozas, ke se en tiuj iamaj tempoj ne ekzistus religioj, la homoj tamen buĉadus sin kaj certe ion alian trovus kiel alibio.

La solvo ne estas "vera religio", ĉar en la mez-aĝo ekzemple la homoj tute certis, ke ili sekvis iun "veran religion". Same kiel hodiaŭ en Indonezio aŭ Barato. Kaj kiu difinus, kio estas "vera religio"?

La solvo? Mi ne scias, kiel atingi tion, sed eble grava elemento:

instrui la homojn, ke antaŭ ĉio ili nepre estu ĝentiliaj kaj helpemaj unu al la alia je ĉiuj cirkonstancoj. Se tiu konduto estus ĝenerale akceptita, certe estus farita granda paŝo.

Ne nepre funkcias la metodo. La ĉinoj tradicie sekvas tiun idealon (almenaŭ pri formala gentileco). Tamen okazis ekz. Tian'anmen-masakro.

Por ĝentileco kaj helpemo ne bezoniĝas religio kaj ordonoj de iuj dioj. Religioj tamen aksiomas, ke sen ili ne povas ekzisti tiuj. Malĝusta.
Unuopulismo eble taŭgas. Religio estas komunumo kontraŭ unupolismo. La plendoj de religiuloj ofte devenis el la manko de unuopolismo en la religia menso. La religia komunumo ĉiam kaŭzas konfliktojn. Ju pli unuopa oni estas, des pli oni ne zorgas pri tiojn, kiojn aliaj faras. Religio principe montras la sopiradon kontroli aliajn, kaj la nekapableco resti sole.

Kial la Islamano en Florido pafmortigis 50 homojn? Li ne estas unuopulo. Li volis ian komunumon, kaj aliaj ne partoprenas en lia komunumo ideo. Do, esti ĝentila, estas esti unuopa.

Luib (Montri la profilon) 2016-junio-13 17:32:09

thyrolf:La solvo ne estas "vera religio", ĉar en la mez-aĝo ekzemple la homoj tute certis, ke ili sekvis iun "veran religion". Same kiel hodiaŭ en Indonezio aŭ Barato. Kaj kiu difinus, kio estas "vera religio"?
Vi verŝajne ne komprenis tion, kion mi volis diri. "Veran religion" mi ne diras en la senco "kredo je la vero", sed en la senco "io, kio vere estas religio".
Laŭ mi io, kio vere estas religio, estas interpreto de religiaj leĝoj laŭ la fundamentaj principoj de la religio mem. Ekzemple (kun inventita teksto):
"Morto estas rezulto de nerespekto je la Dio paca kaj ama." Do ni mortigu ĉiujn nekredantojn. : Tio ne estas vera religio.
"Morto estas rezulto de nerespekto je la Dio paca kaj ama." Do homoj mortas pro malpaco kaj pro malamo, kaj ni helpu por ili, pacigante kaj amigante ilin. : Tio povas esti vera religio.

thyrolf:La solvo? Mi ne scias, kiel atingi tion, sed eble grava elemento:
instrui la homojn, ke antaŭ ĉio ili nepre estu ĝentiliaj kaj helpemaj unu al la alia je ĉiuj cirkonstancoj. Se tiu konduto estus ĝenerale akceptita, certe estus farita granda paŝo.
Pri tio mi ĉiom samopinias.

thyrolf:Por ĝentileco kaj helpemo ne bezoniĝas religio kaj ordonoj de iuj dioj.
Sed por perfekteco jes. Tion almenaŭ diras kristismo.

cromañon (Montri la profilon) 2016-junio-13 17:41:23

kio estas perfekteco?

Reen al la supro