Więcej

Serĉas Parolantojn

od bluephoenix, 14 czerwca 2016

Wpisy: 1

Język: Esperanto

bluephoenix (Pokaż profil) 14 czerwca 2016, 17:07:33

Ĉi monaton, por nia loka esperanta renkontiĝo, mi provas starigi konversaciojn per Skype aŭ Facebook kun esperantistoj, kiuj loĝas ĉirkaŭ la mondo. Estos bona ekzerc-okazo por niaj membrojn. Tamen, ĝis nun mi nur havas unu esperantiston, kiu povos babili (la aliaj planitaj ne plu estos liberaj). Do, mi serĉas unu aŭ du pli, kiuj havos tempon.

Nia renkontiĝo okazos dum 2 horoj je vendredo, la 17an de junio, komence je la 18:00 (mia horzono—"US, Eastern Time"). Se iu loĝas ekster Usono, parolas pli malpli flue, kaj estos libera, bonvolu diri al mi. Vi nur bezonos pacience paroli po proksimume 10-15 minutoj por ĉiu amiko.

Dankon!

Wróć do góry