Към съдържанието

Pri la Vorteto "Po"

от Chriswood, 17 юни 2016

Съобщения: 11

Език: Esperanto

Chriswood (Покажи профила) 17 юни 2016, 14:40:02

Saluton, ĉiuj!

Mi havas demandon por vi. Hodiaŭ mi legis pri la uzo de la vorteto "po". Ekzemple, en la Vortaro oni skribis "Mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj." Mia demando estas, ĉu oni vere devas inkluzivi la vorteton "po"? Ĉu ne simple sufiĉus diri "Mi legos en ĉiu tago dek kvin paĝojn" aŭ, ekzemple, "mi volas legi dek kvin paĝojn en ĉi tiu libro ĉiutage"?

Mi koncedas, ke laŭ mia opinio "po" estas malfacila vorteto. En la angla simple ne ekzistas vorteto por "po" same kiel en Esperanto. En la angla oni simple diru "Mi legos dek kvin paĝojn ĉiutage" (I will read fifteen pages a day)

tommjames (Покажи профила) 17 юни 2016, 15:13:26

Chriswood:Mia demando estas, ĉu oni vere devas inkluzivi la vorteton "po"?
Interesa demando. PMEG (funde de la paĝo) komentas ke ofte nur "ĉiu" estas sufiĉa por montri la distribuan sencon kiun portas po, sed uzo de po estas ĝenerale pli klara.

Koncerne viajn frazojn, mi uzus po por klarigi ke po dek kvin paĝoj estas legitaj en ĉiu tago, kaj ke dek kvin paĝoj ne estas la totalo de la tuta legado tra la tagoj. Miaopinie, se vi trovas po malfacila, la plej bona respondo estas diligente lerni kaj praktiki ĝin, anstataŭ provi laŭeble eviti uzi ĝin.

akueck (Покажи профила) 17 юни 2016, 18:43:04

Chriswood:
Ekzemple, en la Vortaro oni skribis "Mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj." Mia demando estas, ĉu oni vere devas inkluzivi la vorteton "po"?
Tio chi koheras kun Fundamentaj modelfrazoj; vidu malsupre.

Chriswood:
Ĉu ne simple sufiĉus diri "Mi legos en ĉiu tago dek kvin paĝojn"
Tio chi estas miskomprenebla jene:

Mi legos dek kvin paghojn ensume, kaj mi legos en chiu tago. Sed ne nepre trafos tio, ke mi legos po dek kvin paghoj en chiu tago.

Chriswood:
aŭ, ekzemple, "mi volas legi dek kvin paĝojn en ĉi tiu libro ĉiutage"?
Pri la supra frazo statas simile kiel pri la antaua ekzempla frazo.

Kaj jen Fundamentaj modelfrazoj kun "po":

Fundamenta_Ekzercaro_paragrafo_14:
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. ― Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

sudanglo (Покажи профила) 19 юни 2016, 11:10:00

Sed foje oni ne povas reverki nete kun 'ĉiu'.

Ekzemple:

Ĉu vi vendas la vinon po-glase, aŭ nur po-botele?

Po-peca laboro, kontraste al laboro je fiksita hora salajro.

Vinisus (Покажи профила) 19 юни 2016, 12:19:02

sudanglo:Sed foje oni ne povas reverki nete kun 'ĉiu'.

Ekzemple:

Ĉu vi vendas la vinon po-glase, aŭ nur po-botele?

Po-peca laboro, kontraste al laboro je fiksita hora salajro.
Ili trinkis po unu glaso da vino, aŭ po unu botelo.

Ĉu vi vendas vinon podetale aŭ pogrande.

Ĉu vi vendas la vinon po-glase, aŭ botele? Ne havas sencon.

amigueo (Покажи профила) 03 август 2016, 00:42:24

ili cxiuj kaj ili cxiu
du malsamaj esprimoj

ili cxiu mangxas tri pomojn = ili manĝas po 3 pomojn

Vestitor (Покажи профила) 03 август 2016, 08:59:58

tommjames:
Koncerne viajn frazojn, mi uzus po por klarigi ke po dek kvin paĝoj estas legitaj en ĉiu tago, kaj ke dek kvin paĝoj ne estas la totalo de la tuta legado tra la tagoj. Miaopinie, se vi trovas po malfacila, la plej bona respondo estas diligente lerni kaj praktiki ĝin, anstataŭ provi laŭeble eviti uzi ĝin.
Mi ne komprenas kiel 'po tago' portas pli signifon ol 'tage/hore/semajne'. Frazoj kiel: 'Mi kuras la (dek-kilometro) maratonon je unu kilometro ĉiuhore,' 'Mi kuras la (dek-tago) maratonon je unu kilometro tage,' ne bezonas 'po'.

Eble mi ne komprenas 'po'.

bryku (Покажи профила) 05 август 2016, 20:33:26

Vinisus:

Ĉu vi vendas la vinon po-glase, aŭ botele? Ne havas sencon.
Se vi tiel skribas, tio signifas, ke vi ne komprenas bone esperanton.

Do, se mi diras:
1. Mi alvenis tie ĉi per trajno.
2. Mi trajne alvenis tie ĉie.
Ĉu en la 2-a frazo mi diris sensencaĵon?
Kaj kion vi dirus pri tio?: Kie paski? Italuje!
Do poglase kaj pobotele estas esperantaj esprimoj plene rajtigitaj. Mi ne scias kiel estas nun, sed pasintece oni povis aĉeti pokalikete rumon en Ĉeĥiaj vendejoj. Tre bona ideo, se vi ne volas rapide ebriiĝi. Antaŭ la Dua Mondmilito oni povis aĉeti pocigarede la cigaredojn en Pollando. Nun oni devas aĉeti ilin popakete. Ĉu vi jam komprenas, kiel utilaj estas tiaj kunmetitaĵoj. Same ni povas skribi:
poglasa aĉetado de vino
pokaliketa aĉetado de rumo
...
Tio estas vera esperanto. Ne ia ombro de iu nacia lingvo. Se mi parolas esperante, mi parolas esperante, ne angle en esperanto, ne germane en esperanto, sed pure esperante.

Plie, po devenas el pola lingvo. En la pola lingvo ni diras:
po dwóch - po du
po trzech - po tri
...

bryku (Покажи профила) 05 август 2016, 20:59:42

Vestitor:Eble mi ne komprenas 'po'.
Tri homoj drinkis po du boteloj da vino (ĉiu el ili drinkis du botelojn).
La soldatoj marŝis po kvar en vicoj (en ĉiu vico estis kvar soldatoj).
Mi aranĝis librojn po ses sur ĉiu breto (mi metis ses librojn sur ĉiun breton).
...

sudanglo (Покажи профила) 06 август 2016, 09:37:34

Antaŭ la Dua Mondmilito oni povis aĉeti pocigarede la cigaredojn en Pollando
Tre surprizis min, kiam mi estis en Lille, Francujo, en 2015, trovi ĉe strat-angula vendejo, ke tie oni ne nur povis po-cigarede aĉeti cigaredojn, sed ankaŭ eĉ po-papere aĉeti rul-paperojn por cigaredoj.

La nokto-pordisto ĉe mia hotelo, por ne tro fumi dum sia deĵoro, regule aĉetis po tri cigaredojn nokte.

Обратно нагоре