Към съдържанието

Ĉu tempo por vera lernu!-renkontiĝo?

от Jev, 10 март 2008

Съобщения: 2

Език: Esperanto

Jev (Покажи профила) 10 март 2008, 00:35:03

Ĉu vi jam scias, kie kaj kiel vi pasigos someron? Eble jam venis tempo por ekuzi kaj ekstudi Esperanton ankaŭ ekster la virtuala mondo en aranĝo. Somere en Slovakio okazos aranĝo, kadre de kiu estos aranĝita ankaŭ unua grandskala renkontiĝo de lernu!-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj!... [url=/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php]Legu pli[/url]

Jev (Покажи профила) 11 март 2008, 20:35:07

Venis jam unua aliĝo al la aranĝo kaj tio ĝojigas. Mi havas peton al ĉiuj aktivaj uzantoj de lernu! - estus tre bele, se vi helpus reklami la aranĝon inter viaj amikoj kaj konatoj. Eble vi povas informi pri ĝi almenaŭ en viaj nacilingvaj forumoj.

Se vi estas tradukanto, estus bone, se vi tradukus la paĝojn pri la aranĝo al via lingvo kaj krome la novaĵon, kiu devas aperi en la unua paĝo de lernu!

Tio estos unua fizika renkontiĝo, kiu estos forte ligita al lernu! kaj kompreneble ni volas, ke ĝi estu sukcesa.

Grandan dankon!

Обратно нагоре