Đi đến phần nội dung

Esperanto en Komputilo

viết bởi usonano78, Ngày 18 tháng 6 năm 2016

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

usonano78 (Xem thông tin cá nhân) 21:03:22 Ngày 18 tháng 6 năm 2016

Mia komputilo estas esperanto nuntempe kaj tre bonas. Mi uzas la XFCE el Linukso. Mi uzas linukson antaŭ 10 jaroj, sed mi ĉiam reiras al XFCE. Ĝi povas facile instali ĉiun tekston kiel Esperanton. Eĉ la torenta programo montras Esperante.

hilex (Xem thông tin cá nhân) 23:16:18 Ngày 18 tháng 6 năm 2016

usonano78:Mia komputilo estas esperanto nuntempe kaj tre bonas. Mi uzas la XFCE el Linukso. Mi uzas linukson antaŭ 10 jaroj, sed mi ĉiam reiras al XFCE. Ĝi povas facile instali ĉiun tekston kiel Esperanton. Eĉ la torenta programo montras Esperante.
Gratulon. Mi uzas Linukson dum 15 jaroj. Nun mi uzas Manjaro kun Cinnamon. Estas vere, ke Linukso ege malkomplikas uzadon de Esperanto. Sed mi daŭras uzi la tutan sistemon je rusa lingvo. Tamen la sistemo de tajpado povas uziĝi por tajpi simbolojn de ĉiuj lingvoj (mi nun uzas anglan, esperantan, ĉinan kaj rusan tajpadon).

usonano78 (Xem thông tin cá nhân) 23:41:09 Ngày 18 tháng 6 năm 2016

hilex:
usonano78:Mia komputilo estas esperanto nuntempe kaj tre bonas. Mi uzas la XFCE el Linukso. Mi uzas linukson antaŭ 10 jaroj, sed mi ĉiam reiras al XFCE. Ĝi povas facile instali ĉiun tekston kiel Esperanton. Eĉ la torenta programo montras Esperante.
Gratulon. Mi uzas Linukson dum 15 jaroj. Nun mi uzas Manjaro kun Cinnamon. Estas vere, ke Linukso ege malkomplikas uzadon de Esperanto. Sed mi daŭras uzi la tutan sistemon je rusa lingvo. Tamen la sistemo de tajpado povas uziĝi por tajpi simbolojn de ĉiuj lingvoj (mi nun uzas anglan, esperantan, ĉinan kaj rusan tajpadon).
Pasinte mi provis la tutan sistmon esperanta, sed mi uzis Xmonadon, ĉar mi tre ŝatas klavarajn mallongigojn kaj aŭtomatajn tutekranajn fenestrojn, sed Esperanto konfuzas la "dmenu".

Ĝenerale la "locale" kaŭzas problemojn en Slackware, kiu ne enhavas UTF8. Mi pasinte uzis Slackward, sed la manko de denaska UTF8 subteno, kaj la malrapideco de instalado de programoj stresigas min. Finfine mi ŝanĝis al Xubuntu, kaj mi ŝanĝis la klavarajn mallongigojn ŝajnigi Xmonad.

Tiel, mi ŝanĝas laborspacojn kaj malfermas programojn simile per XFCE, krom ke mi nuntempe povas uzi Esperanton tute, kiu estas instalita facile en la xubuntu sistemo.

usonano78 (Xem thông tin cá nhân) 00:39:20 Ngày 19 tháng 6 năm 2016

La nur problemon mi trovas estas en la menuoj. La opcioj estas verboj finanta en "i". Ekzemple "forviŝi?" aŭ "forigi?". Ŝajnas, ke la opcio devus esti "forviŝu?", kiel komando. Eble mi malpravas.

Ankaŭ en ĉi tiu forumo, la butonoj diras "Sendi" kaj "Antaŭmontri", sed "Sendu" havas pli sencon.

tp2001 (Xem thông tin cá nhân) 19:01:11 Ngày 22 tháng 6 năm 2016

usonano78:La nur problemon mi trovas estas en la menuoj. La opcioj estas verboj finanta en "i". Ekzemple "forviŝi?" aŭ "forigi?". Ŝajnas, ke la opcio devus esti "forviŝu?", kiel komando. Eble mi malpravas.

Ankaŭ en ĉi tiu forumo, la butonoj diras "Sendi" kaj "Antaŭmontri", sed "Sendu" havas pli sencon.
Mi havis antaŭe similan demandon: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... kaj oni konsilis al mi uzi i-modalon tie kie "uzanto eblas elekti ordonon por komputilo", kaj uzi u-modalon tie kie "komputilo ordonas al uzanto fari ion".

Ĉu iu ajn scias ian facilan programon por krei/redakti klavar-aranĝon por Linukso - iun kiel "The Microsoft Keyboard Layout Creator"? Nuntempe ĉe Vindozo mi havas unu klavaron kun polaj, esperantaj, γρεκαξ/grekaj literoj kaj aliaj simboloj, kaj mi volas uzi la similan klavaron ĉe Linukso.

Urho (Xem thông tin cá nhân) 10:48:26 Ngày 23 tháng 6 năm 2016

tp2001:Ĉu iu ajn scias ian facilan programon por krei/redakti klavar-aranĝon por Linukso - iun kiel "The Microsoft Keyboard Layout Creator"? Nuntempe ĉe Vindozo mi havas unu klavaron kun polaj, esperantaj, γρεκαξ/grekaj literoj kaj aliaj simboloj, kaj mi volas uzi la similan klavaron ĉe Linukso.
Ĉe la fadeno Kiel esŧas via klavaro? estis jena mesaĝo. Ĉu tio estas solvo?

Fenris_kcf:
iqlight:
gabadubo:En Vindozo mi kreis novan klavarordon per La Majkrosofta Klavarordokreilo, subenŝarĝebla el http://msdn.microsoft.com/en-us/goglobal/bb964665.... (la lingvo estas dekstrsupre elektebla).
Ĉu ekzistas simila programo por Linukso?
Simple enmetu vian aranĝon en dosieron de /usr/share/X11/xkb/symbols

Quay lại