Naar de inhoud

Ĉu homoj argumentas ĉe Esperantaj renkontoj?

door Alkanadi, 20 juni 2016

Berichten: 6

Taal: Esperanto

Alkanadi (Profiel tonen) 20 juni 2016 09:29:08

Ĉu homoj argumentas ĉe Esperantaj renkontoj? Ĉu vi povas diri ekzemplojn?

cromañon (Profiel tonen) 20 juni 2016 11:20:49

Alkanadi:Ĉu homoj argumentas ĉe Esperantaj renkontoj? Ĉu vi povas diri ekzemplojn?
ne, dum eo-renkontoj homoj kantas la esperon, kisas unu la alian, ridas kaj dancas. poste ili rakontas ŝercojn, restas en silento aŭ meditas.

johmue (Profiel tonen) 20 juni 2016 11:21:01

Alkanadi:Ĉu homoj argumentas ĉe Esperantaj renkontoj? Ĉu vi povas diri ekzemplojn?
Jes, homoj diskutadas, debatas kaj disputadas en Esperantaj renkontiĝoj. Pria ajnaj temoj. Foje kalkaj eĉ malagrable kverelas, sed tion oni bone povas eviti miasperte. Malofte okazas vere ĝenaj senĉesaj kvereloj kiel ĉi tie en Vidpunktoj pri religio ktp.

johmue (Profiel tonen) 20 juni 2016 11:21:50

cromañon:
Alkanadi:Ĉu homoj argumentas ĉe Esperantaj renkontoj? Ĉu vi povas diri ekzemplojn?
ne, dum eo-renkontoj homoj kantas la esperon, kisas unu la alian, ridas kaj dancas. poste ili rakontas ŝercojn, restas en silento aŭ meditas.
Jes, ankaŭ tio okazas en Esperanto renkontiĝoj, sed ne nur.

Alkanadi (Profiel tonen) 21 juni 2016 08:47:15

cromañon:...kisas unu la alian...
Bonege. Mi nun volas atendi la renkontoj.

Alkanadi (Profiel tonen) 21 juni 2016 08:51:13

johmue:Foje kalkaj eĉ malagrable kverelas...
Bono: Verŝajne, se ili kverelas, ili havas altan nivelon de Esperanto.

Malbono: Esperanto estas pri amo kaj espero. Do, ili maltrafis la punkton.

Terug naar boven