본문으로

Kial ni bezonas la Eŭropan Union

글쓴이: rapn21, 2016년 6월 20일

글: 12

언어: Esperanto

rapn21 (프로필 보기) 2016년 6월 20일 오후 5:11:08

Mi skribis blogeron pri la Eŭropa Unio kaj kial ni bezonas ĝin. Kun la voĉdono en Britio, multaj homoj demandas ĉu ni vere bezonas ĝin, do mi skribis la kialojn.

Kial ni bezonas la Eŭropan Union

Kokos (프로필 보기) 2016년 6월 20일 오후 9:01:11

Ligiloj viaj atestaj, ke "enmigrantoj ne nur estas laboristoj..." studis talentegan kaj laboreman enmigrantojn el Pollando, Meksiko, ktp. Ili certe malsamas ol analfabetaj Afganoj kaj Somaloj, kiuj pli ofte prenas registaran monon.

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 6월 22일 오후 12:11:12

Mi legis vian blogon, kaj notis tion:
La plej bona maniero trakti la (rifuĝintan) krizon estas se ĉiu lando prenas proporcian kvanton da rifuĝintoj do ili havas pli bonan vivon kaj registaroj ne havas tro pezan ŝarĝon.
Ĉu vi konsentus, ke la nombro da rifuĝintoj estu proporcia al la impostoj pagitaj de multnaciaj entreprenoj en ĉiu lando?

Miland (프로필 보기) 2016년 6월 22일 오후 12:25:23

Jen kelkaj kialoj por Britio resti en la EU:

1. Estus Malutile por la ekonomio eliri.

2. La elirgrupo ne havas klaran planon, nur vakaj promesoj, T::*p-stila.

3. Endanĝerigus dungoj kaj la nacia sanservo.

4. Sen ni elirus, ni volus tamen aliro al la komuna merkarto. La prezo estus akcepti liberan movadon de EU-civitanoj. Krome, tiukaze ni ne plu havus influon en la konsilioj de la EU.

5. La problemoj de la EU pri la euro, vivnivelo en okcidenta Eŭropo, fuĝantoj el Sirio ktp estas portempaj.

6. Por homoj kiuj ne povas decidi - KIAL DO ŜANĜU?! Daŭru laŭ la nuna kurso laŭ la konsilio de ĉefministro Cameron!!

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 6월 24일 오후 9:54:48

too late! pardonon, tro malfrue.

Vinisus (프로필 보기) 2016년 6월 24일 오후 11:45:05

"Eppur si muove!" (Tamen ĝi moviĝas!) diris laŭ la tradicio Galilei, kiam la inkvizicio en 1633 devigis lin, kondamni sian teorion pri la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Ĉu Britio fariĝos satelito de Eŭropo? Nur la tempo enhavas la respondon.

antoniomoya (프로필 보기) 2016년 6월 25일 오전 7:03:38

La plimulto el la anglanoj ne sentas sin eŭropanojn, ne volas Eŭropon, ne volas aparteni al Eŭropo, ili elektis eliri el Eŭropo.

Ŝajnas ke ili preferas plu vivi izolitaj en sia insulo, kune kun siaj sterlingaj pundoj, siaj mejloj, siaj coloj kaj stirante maldekstre.

Ili rajtas fari tion. Sed, tial ke ili ne volas esti eŭropanoj, ni povus interŝanĝe ne plu uzi la anglan lingvon por komuniki inter ni, ni povus ne plu trudi tiun lingvon en niaj infanaj lernejoj, kaj ĉefe, ni povus ne plu donaci ĉiujare al Unuiĝinta Regno milojn da milionoj de eŭroj por lerni sian lingvon, kiu, miaopinie, estas la plej malfacila el ĉiu okcidenta Eŭropo.

Amike.

Venkistido (프로필 보기) 2016년 6월 25일 오전 10:11:39

antoniomoya:La plimulto el la anglanoj ne sentas sin eŭropanojn, ne volas Eŭropon, ne volas aparteni al Eŭropo, ili elektis eliri el Eŭropo.

Ŝajnas ke ili preferas plu vivi izolitaj en sia insulo, kune kun siaj sterlingaj pundoj, siaj mejloj, siaj coloj kaj stirante maldekstre.

Ili rajtas fari tion. Sed, tial ke ili ne volas esti eŭropanoj, ni povus interŝanĝe ne plu uzi la anglan lingvon por komuniki inter ni, ni povus ne plu trudi tiun lingvon en niaj infanaj lernejoj, kaj ĉefe, ni povus ne plu donaci ĉiujare al Unuiĝinta Regno milojn da milionoj de eŭroj por lerni sian lingvon, kiu, miaopinie, estas la plej malfacila el ĉiu okcidenta Eŭropo.

Amike.
Mi konsentas kun vi ĝis via lasta opinio. Ĉu vi iam studis la eŭska? okulumo.gif

antoniomoya (프로필 보기) 2016년 6월 25일 오전 11:40:39

Venkistido:Mi konsentas kun vi ĝis via lasta opinio. Ĉu vi iam studis la eŭska? okulumo.gif
Iomete, kaj mi konsentas ke ĝi estas malfacilega. malgajo.gif
Mi eĉ havas amikojn naskitaj tie, kiuj de ĉiam vivas tie, sed ne parolas tiun lingvon. Imagu!

Feliĉe ke ĝi neniam pretendis fariĝi tutmonda lingvo. okulumo.gif

Amike.

Venkistido (프로필 보기) 2016년 6월 25일 오후 2:08:48

antoniomoya:

Feliĉe ke ĝi neniam pretendis fariĝi tutmonda lingvo. okulumo.gif

Amike.
Vi vere pravas ! ridego.gif

다시 위로