Tästä sisältöön

Du demandoj

Orikrin1998 :lta, 23. kesäkuuta 2016

Viestejä: 3

Kieli: Esperanto

Orikrin1998 (Näytä profiilli) 23. kesäkuuta 2016 12.52.13

Saluton, mi havas ankoraŭ tri demandojn pri l'Esperanto. ridulo.gif

Unue, mi dubas la korekta prononco. Mi scias ke la "O" estas prononcata kun la lipoj partefermataj (tiel l'anglo "boar" aŭ la franco "faux"). Sed kiam vorto estas al l'akuzativo, mi prefere prononcas malfermatabuŝe (tiel l'anglo "more" aŭ la franco "port"). Ĉu mi trompas ?

Due : ĉu havas malsameco inter la anglaj vortoj "for" kaj "since", pri la tempo, aŭ nur havas ekde ?

Trie : ĉu mi povas diri mi manĝantas anstataŭ mi estas manĝanta, aŭ mi manĝatas anstataŭ mi estas manĝata, ktp ? Mi neniam vidis ke mi povus, sed ĝi ŝajnas korekta.

Kore, Orikrin

sergejm (Näytä profiilli) 23. kesäkuuta 2016 19.55.47

1. Vi povas prononci "O" iel ajn, sed tiel ke iu ajn povus aŭdi, ke ĝi ne estas "A" aŭ alia sono. Same pri aliaj sonoj. Ekzistas 'ideala' prononco, sed ĝi ne estas tro grava.
2. Anstataŭ "ekde" vi povas diri simple "de" se estas klare ke temas pri tempo. Kun tempo oni povas uzi aliajn prepoziciojn, i.a. "je", "por" kaj akuzativon, depende de kunteksto.
3. Prefere ne diru "mi estas manĝanta", sed simple "mi (nun) manĝas".

akueck (Näytä profiilli) 25. kesäkuuta 2016 8.52.28

Orikrin1998:
Unue, mi dubas la korekta prononco. Mi scias ke la "O" estas prononcata kun la lipoj partefermataj (tiel l'anglo "boar" aŭ la franco "faux"). Sed kiam vorto estas al l'akuzativo, mi prefere prononcas malfermatabuŝe (tiel l'anglo "more" aŭ la franco "port"). Ĉu mi trompas ?
La Fundamentaj instruoj pri la prononco de almenau la litero "o" ne estas tute koheraj, ekzemple lau la Fundamenta Gramatiko (franca) estu kiel la franca "ô" kaj lau la Fundamenta Gramatiko (angla) estu kiel la "o" en la angla "not". Ordinare (t. e. pli-malpli lau silenta interkonsento) oni prononcas la "o" lau la dua ekzemplo.

Orikrin1998:Due : ĉu havas malsameco inter la anglaj vortoj "for" kaj "since", pri la tempo, aŭ nur havas ekde ?
Mi nun iom spekulativas, char la angla ne estas mia gepatra lingvo kaj mankas la kunteksto: La tempan prepozicion anglan "for" oni redonas per "de". La tempan prepozicion anglan "since" oni redonas per "de", "ekde", "eke de" au "detempe de".

Orikrin1998:Trie : ĉu mi povas diri mi manĝantas anstataŭ mi estas manĝanta, aŭ mi manĝatas anstataŭ mi estas manĝata, ktp ? Mi neniam vidis ke mi povus, sed ĝi ŝajnas korekta
Prie estas jena lingva respondo de Zamenhof (bonvole notu, ke tiaj respondoj ne estas reguloj, sed ofte helpoj, por interpreti regulojn):

Zamenhof:
PRI LA PARTICIPA SUFIKSO ANTAŬ VERBA FINIĜO

La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.
Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo
Miascie ghis nun ne estas deklarita de autoritata centra institucio tio, ke "as" signifas "estas" k. c. Tial lau severa prijughado "mi manghantas" k. s. estas malghusta Esperanto. Mi tamen koncedas, ke tio chi estas diskutebla, char eble jam ekzistas sufiche da silenta interkonsento pri tio, ke "mi manghantas" signifas: "mi estas manghanta".

Takaisin ylös