Al la enhavo

Esperanta Konversacio

de Alkanadi, 2016-junio-24

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-junio-24 18:24:01

Diru al mi, kion vi pensas pri ĉi tiu.
https://youtu.be/vR4gCgIDAaM

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-24 23:06:12

Mi ŝatas la komikan voĉon. Faru vi diversajn voĉmanierojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-junio-24 23:18:03

Bonega filmeto por komencanto. Gratulon!

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-25 00:18:18

Eble vi faras pupojn! Ĉu vi iam spektis na "Sifl kaj Olly"?

El_Negro_Pablo (Montri la profilon) 2016-junio-25 02:14:08

Ovo suĉas min, helpo helpo!

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-junio-25 08:26:20

usonano78:Eble vi faras pupojn!
Bona ideo. Eble mi faros tion.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-junio-25 08:33:38

El_Negro_Pablo:Ovo suĉas min, helpo helpo!
Mi ne tute komprenas, sed mi pensas, ke vi ne ŝatas la filmeton.

Kiel mi povas plibonigi la filmeton?

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-junio-25 08:45:50

Angla skribado enhavas etan skriberaron. ('cool' anstataŭ 'cook')

usonano78 (Montri la profilon) 2016-junio-25 21:18:42

Alkanadi:
usonano78:Eble vi faras pupojn!
Bona ideo. Eble mi faros tion.
Mi pensas, ke vi estos bona mastro de pupoj.

lagtendisto (Montri la profilon) 2016-junio-26 07:59:58

Honeste, mi ne ŝatas rezulton, kia vi fremdiĝis vian voĉon. Estas pri tio, ke mi ne ŝatas alt-tonajn voĉojn. Mi plu ŝatas spacenhavajn voĉojn.

En infaneco mi ofte rigadis filmetojn de kaj 'Pittiplatsch' kaj 'Schnatterinchen' kaj 'Moppi'. Voĉojn de tiuj pupoj faris sen komputilo, tamen mi tre ŝatis ilin pri sia soneco. Ĉi-tie, mi nur mencias tion pri soneco de voĉojn, ne pri eco de infanrakontoj. (Oni povas trovi tiujn pupteatrojn ĉe Jutjubo).

En ĝenerale, mi komprenas intencon de vi. Vi volus kreii dialogojn sed vi ne konas iun kiu volus paroli kontraŭulo en dialogo. Pro tio vi memparolas ĉion. Poste vi plej fremdigas vian voĉon por kreiu kontraŭulon en dialogo. Kiel usonano78 jam skribis. Tio estas konzepto de 'sock puppet' (ŝtrumpeto pupo).

Kion de aplika programaro vi uzis por fremdigu voĉojn? (Audacity?)

Reen al la supro