Al la enhavo

interesa kaj amuza (*osced*)

de thyrolf, 2016-julio-01

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2016-julio-01 14:35:59

Priskribante eventojn aŭ aliajn aferojn inter homoj, oni diras ekzemple:

"La prelego estis tre interesa" aŭ "La grupvespero estis amuza".

Ili aperas tiom ofte en iuj artikoloj, ke oni emas oscedi je vidi ilin.

Ĉu ne ekzistas aliaj bone uzeblaj vortoj por ilin priskribi? Kiujn vortojn uzadas vi? ekzemple:

- La prelego estis tre kleriga kaj multe utilos por mi.
- la grupvespero okazis en familieca etoso kaj ofte montrigis ridiga.

Ĉu taŭga?

Eble skribu artikoleton pri iu okazaĵo SEN UZI "AMUZA" AŬ "INTERESA":

Bernadox (Montri la profilon) 2016-julio-04 19:00:17

thyrolf:"interesa"
aktuala, alloga, altira, gusto-plena, apetit-veka, diskutiga, diskutinstiga, eksterordinara, emociveka, facilmana, fluvorta, inda, informriĉa, instiga, interesoveka, lerta, ne ĉiutaga, ne lasis iun indiferenta, malmonotona, maltriviala, nebagatela, neordinara, originala, pensdanciga, profunda, scivolonveka -instiga, taŭga, utila, valora

amuza: bonetosa, bunta, distra, gaja, gajetosa, gajmieniga, ĝoj(ig)a, komika, korvarmiga, kurioza, ludiga, magia, malseka, malstreĉiga, plezura, ridiga, simpatia, simpativeka, sprita, suka, sukoplena, ŝercoplena, zorgoforprena, zorgoforsorĉa

Kaj certe ankoraŭ aliaj.

dbob (Montri la profilon) 2016-julio-06 14:09:15

Estus tre utile, se ekzistus enreta sinonima vortaro kiel tiu de Jaan Ojalo: Esperantaj sinonimoj.

SPadern (Montri la profilon) 2016-julio-06 16:13:20

Mi konsentas! Mankas al mi ankaŭ vortoj por esprimi "bona" aŭ "bonega" aliemaniere. Ekzemple mi povas en la angla elpensi multajn vortojn por tio. Kelkfoje "mirinda" taŭgas.

Bernadox (Montri la profilon) 2016-julio-06 16:48:16

Mi trovis la (partajn) sinonimojn / similsencajn vortojn per http://esperanto.mond.jp/eo/index.html#espvortaroj. Elŝutu, instalu, uzadu.

Reen al la supro