본문으로

interesa kaj amuza (*osced*)

글쓴이: thyrolf, 2016년 7월 1일

글: 5

언어: Esperanto

thyrolf (프로필 보기) 2016년 7월 1일 오후 2:35:59

Priskribante eventojn aŭ aliajn aferojn inter homoj, oni diras ekzemple:

"La prelego estis tre interesa" aŭ "La grupvespero estis amuza".

Ili aperas tiom ofte en iuj artikoloj, ke oni emas oscedi je vidi ilin.

Ĉu ne ekzistas aliaj bone uzeblaj vortoj por ilin priskribi? Kiujn vortojn uzadas vi? ekzemple:

- La prelego estis tre kleriga kaj multe utilos por mi.
- la grupvespero okazis en familieca etoso kaj ofte montrigis ridiga.

Ĉu taŭga?

Eble skribu artikoleton pri iu okazaĵo SEN UZI "AMUZA" AŬ "INTERESA":

Bernadox (프로필 보기) 2016년 7월 4일 오후 7:00:17

thyrolf:"interesa"
aktuala, alloga, altira, gusto-plena, apetit-veka, diskutiga, diskutinstiga, eksterordinara, emociveka, facilmana, fluvorta, inda, informriĉa, instiga, interesoveka, lerta, ne ĉiutaga, ne lasis iun indiferenta, malmonotona, maltriviala, nebagatela, neordinara, originala, pensdanciga, profunda, scivolonveka -instiga, taŭga, utila, valora

amuza: bonetosa, bunta, distra, gaja, gajetosa, gajmieniga, ĝoj(ig)a, komika, korvarmiga, kurioza, ludiga, magia, malseka, malstreĉiga, plezura, ridiga, simpatia, simpativeka, sprita, suka, sukoplena, ŝercoplena, zorgoforprena, zorgoforsorĉa

Kaj certe ankoraŭ aliaj.

dbob (프로필 보기) 2016년 7월 6일 오후 2:09:15

Estus tre utile, se ekzistus enreta sinonima vortaro kiel tiu de Jaan Ojalo: Esperantaj sinonimoj.

SPadern (프로필 보기) 2016년 7월 6일 오후 4:13:20

Mi konsentas! Mankas al mi ankaŭ vortoj por esprimi "bona" aŭ "bonega" aliemaniere. Ekzemple mi povas en la angla elpensi multajn vortojn por tio. Kelkfoje "mirinda" taŭgas.

Bernadox (프로필 보기) 2016년 7월 6일 오후 4:48:16

Mi trovis la (partajn) sinonimojn / similsencajn vortojn per http://esperanto.mond.jp/eo/index.html#espvortaroj. Elŝutu, instalu, uzadu.

다시 위로