Kio estas specifa pri Esperanto?
від Bernadox, 3 липня 2016 р.
Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
Bernadox (Переглянути профіль) 3 липня 2016 р. 08:50:54
Laŭ mi la plej grava diferenco estas, ke en Esperanto oni respondas la demandon „kiel oni diras en „ĝusta kaj bona Esperanto“?“ laŭ aliaj metodoj ol en ĉiuj aliaj lingvoj. Oni nome aplikas prioritate jurajn, kaj do ne lingvistikajn metodojn (!).
Kio je unua vido ŝajnas stranga, estas neevitebla konsekvenco el la karaktero de Esperanto kiel planita lingvo, kontraste al historie kreskinta („natura“) lingvo.
Helmut Welger (esperantigite Velger, 1946-2008) detale klarigis tion en sia verketo „Norma Esperantologio“ (1999). Li studis la verkaron de Zamenhoj kaj konstatis, ke Z „sufiĉe ofte klarigis, ke la Fundamento por li estas leĝo“. „Tio iam instigis min“, daŭrigas Velger, „serioze preni la Fundamenton kiel leĝon; kaj baldaŭ mi ekrimarkis, ke la jurista metodo kondukis min en ĉiuj gramatikaj kaj stilaj demandoj al la samaj rezultoj kiel Zamenhof-on en liaj Lingvaj Respondoj“.
Laŭ mi oni ne vere komprenas la esencon de Esperanto, se oni ne komprenas la metodon de Zamenhof. La verketo de Velger (broŝuro de nur 72 p. en formato A5) multe faciligas la aliron al la Zamenhofa metodo kaj la „spirito“ de Esperanto. Ĵus ĝi aperis en nova, komentita eldono, libere elŝutebla kiel pdf.
Ĉu Velger eraras? Ĉu li pretervidis ion? Kion vi pensas?
bryku (Переглянути профіль) 3 липня 2016 р. 09:22:15
akueck (Переглянути профіль) 3 липня 2016 р. 14:03:45
Bernadox:Ne.
Ĉu Velger eraras?
Bernadox:Ĉu li pretervidis ion?Ne.
bernadox:Kion vi pensas?Ech se chiuj asertas bazi sian prijughon pri ghusta au malghusta Esperanto sur la Esperanto-normo, eblas tamen malsamaj respondoj okaze de iuj demandoj. Eblaj kialoj:
1) Tiaokaze la Esperanto-normo pro ne-kompleteco estas malsamrezulte interpretebla.
2) Iuj opinias, ke la demando estas objekto de sole la Esperanto-normo, dum aliaj opinias, ke la demando estas objekto de ankau au sole normo alia, ol la Esperanto-normo, ekzemple tipografia.