Ke daftar isi

La volitivo

dari Internaute, 3 Juli 2016

Pesan: 7

Bahasa: Esperanto

Internaute (Tunjukkan profil) 3 Juli 2016 20.51.01

Saluton,

Mi deziras ke mi sciu en esperento ĉiujn cirkonstancojn en kiujn oni devas uzi la volitivon kaj ĉiujn cirkonstancojn en kiujn oni devas ne uzi ĝin.

Ĉu iuj inter vi scias retejojn kiujn diru senpage tion en la franca lingvo aŭ en esperento?

Danke.

Bernadox (Tunjukkan profil) 4 Juli 2016 04.42.57

Internaute:Saluton,

Mi deziras ke mi sciu en esperento [legu: en Esperanto (majuskle)] ĉiujn cirkonstancojn en kiujn oni devas uzi la volitivon kaj ĉiujn cirkonstancojn en kiujn oni devas ne uzi ĝin. Ĉu iuj inter vi scias retejojn kiujn diru senpage tion en la franca lingvo aŭ en esperento? ...
Kion vi celas per la termino "volitivo"? -- Tiu kategorio estas fremda al la Fundamento. Ĉu vi celas § 6.d de la Fundamenta Gramatiko (R 6.d - far'u, ni far'u, vd. BK I) aŭ ĉu ion alian?

Urho (Tunjukkan profil) 4 Juli 2016 10.28.59

Vidu jenajn ligilojn ĉe PMEG:

Bernadox (Tunjukkan profil) 4 Juli 2016 17.06.58

Urho:Vidu jenajn ligilojn ĉe [legu: en] PMEG:
Ĉar PMEG vaste ignoras la regulojn kaj metodojn de la Fundamento, ĝi tre (tro) ofte ne estas "aŭtoritata".

Sed en tiu konteksto ĉiuokaze pli gravas, kion Internaute celas, ne kiel PMEG uzas la terminon. Jen, kion havas FdE pri la temo:

u - marque l’impératif | ending of the imperative in verbs | bezeichnet den Imperativ | означаетъ повелительное наклоненіе | oznacza tryb rozkazujący. — u - marque l’impératif | ending of the imperative in verbs | bezeichnet den Imperativ | означаетъ повелительное наклоненіе | oznacza tryb rozkazujący [FE 7]. — [UL]. — [R 6.2 lit. d] L’impératif, par u: far’u – fais, faites; ni far’u – faisons | The imperative mood ends in u, e. g. ni far’u “let us do”. | Der Imperativ – auf u; z. B. far’u, mache, macht; ni far’u, lasset uns machen. | Повелительное наклоненіе - u (far|u дѣлайте). | Tryb rozliazujący ― u (far/u czyń, czyńcie).

{ 1. –u }
Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ... [A 1.5]. — Ba-lá-u. Pe-ré-u. [FE 3]. Balau. [FE 4]. — Al leono ne donu la manon [FE 7.3]. Diru al la patro, ke mi estas diligenta [FE 8.3]. Venu kune kun la patro [FE 8.5]. Ludoviko, donu al mi panon [FE 8.9]. Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki [FE 9.3]. Rakontu al mia juna amiko belan historion [FE 10.6]. „Pardonu al mi, patrino,“ diris la malfeliĉa knabino, ... [FE 17.2]. Diru al mi vian nomon [FE 18.3]. Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn [FE 18.4]. Venu al mi hodiaŭ vespere [FE 18.5]. Montru al ili vian novan veston [FE 18.11]. Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian [FE 18.16]. „Mi volas ke vi tien iru,“ diris la patrino, „kaj iru tuj!“ [FE 19.2]. „... prenu mem akvon, se vi volas trinki.“ [FE 19.8]. Iru for! [FE 20.15] Infano, ne tuŝu la spegulon! [FE 20.16] Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! [FE 20.17] Li venu, kaj mi pardonos al li [FE 20.18]. Ordonu al li, ke li ne babilu [FE 20.19]. Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon [FE 20.20]. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa [FE 20.21]. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; ... [FE 22.7]. Kiam mi venos, diru al mi la veron [FE 24.9]. Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron) [FE 24.10]. Estu amata [FE 25.1]. Estu lavita [FE 25.2]. Estu invitota [FE 25.3]. Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ [FE 25.8]. Se li jam venis, petu lin al mi [FE 26.21]. Nu, iru pli rapide! [FE 26.26]. Alportu al mi metron da nigra drapo ... [FE 32.6]. Preĝu al la Sankta Virgulino [FE 37.23]. Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni [FE 39.6]. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [FE 39.9]. Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! [FE 39.13].

Bernadox (Tunjukkan profil) 4 Juli 2016 17.12.57

Daŭrigo:

Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi [FE 41.5]. Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos [FE 42.5]. Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! [FE 42.7].

{ 2. por ke / ke, ... –u }
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos ... [A 1.1]. Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed ... [A 3.1]. ... por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ... ia klare difinita verko [A 3.2]. ... por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, ... [A 3.3]. ... kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3]. ... konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, ... [A 5.4]. ... nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa [A 6.6]. ... zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo [A 7.1]. — La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE 12.15]. ... malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [FE 15.1]. ... ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune [FE 15.3]. „Estus tre bele,“ respondis la filino malĝentile, „ke mi iru al la fonto!“ [FE 19.1]. „Mi volas ke vi tien iru,“ diris la patrino, „kaj iru tuj!“ [FE 19.2]. Ordonu al li, ke li ne babilu [FE 20.19]. Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon [FE 20.20]. La reĝido, ..., petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas [FE 23.1]. Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron) [FE 24.12]. Li petas, ke mi estu atenta [FE 26.18].
LR 120 B (1906): Kiam, antaŭ pli ol du jaroj , mi skribis al D-ro Zamenhof rilate al la frazo el „Hamleto“: Nun mi timas, / Ke ĝi denove blinde ne eksplodu (p 142) proponante „ke ĝi eksplodos“, li respondis: „Vi estas prava, pli bone estus diri: „mi timas, ke ĝi eksplodos“; tamen ankaŭ la unua frazo estas bona, ĉar ĝi esprimas kaŝitan nedeziron.“ [LR 120 B, 1906; The British Esperantist 1908].

Ĉu tio respondas vian demandon, Internaŭte? Pri kiuj punktoj restas duboj?

Internaute (Tunjukkan profil) 5 Juli 2016 10.10.33

Danke, @Bernadox.

Danke al vi, mi scias ĉion kiun mi deziris ke mi sciu, do neniuj punktoj plu restas duboj.

Internaute (Tunjukkan profil) 5 Juli 2016 10.11.29

Danke, @Urho

Kembali ke atas