Към съдържанието

Ĉu mi estas konservemulo?

от usonano78, 04 юли 2016

Съобщения: 11

Език: Esperanto

usonano78 (Покажи профила) 04 юли 2016, 01:23:46

Mi malamas militon, kaj nur volas loĝi en usono. Mi ne volas helpi israelon. Hilary clinton volas interveni en sirio kaj helpi israelo, sed mi nur volas esti neŭtrala. Iu diris,ke mi estas konservemulo, sed mi konfuziĝas: mi pensas, ke maldekstremuloj malamas militon?

Kio okazis, ke nuntempe la maldekstremulo estas kiel la dekstremulo estis pasinte? Iliaj roloj estas inversaj. La konservemulo nun malamas militon, kaj la maldeskstremulo militas? Ĉu Nun la konservemulo estas ateisto, kaj la maldekstremulo kredas je dio?

Nutempe la konservemulo estas pacema artisto, kaj la maldekstremulo estas negocisto, kiu traktas malbonajn internaciajn interkonsentojn. Kial obama kreas na TPP?

vejktoro (Покажи профила) 04 юли 2016, 04:39:12

Ĉu gravas vere etan vorton? Ĉu vi vere devas meti vin en skatoleto? Unu el la pli grandaj politikaj hurdoj nuntempe usone (kaj alie) estas ke oni ŝajnas kredi ke: se mi estas ________ mi do devas kredi _______.

La antikvaj religioj uzis tiun manko-pri-homon por akiri kaj teni regpovon. La modernaj partioj plimalpli komprenas tiun. Islama Ŝtato ja ekspluatas tiun fenomenon.

Ridinda. Vi pli bone scias. Kreskiĝu, pensu por vi mem. Vi ne devas aliĝi, vi ne devas esti ano.

Mi esperas ke vi estas nur vi kaj ne nur A aŭ B.

Alkanadi (Покажи профила) 04 юли 2016, 08:11:11

Dekstrema similas patreman. Dum la dua monda milito, germanoj nomas sian lando kiel Lando de Patro.

Maldekstrema similas patrineman. Dum la Sovetunio, la Sovetanoj nomas sian lando kiel Lando de Patrino.

Du, ĉu vi pensas kiel patro aŭ patrino?

Vestitor (Покажи профила) 04 юли 2016, 11:44:39

Kiuj estas tiuj 'maldekstremaj' homoj? Hillary Clinton ne estas 'maldekstrema'; ŝi estas ordinara neo-liberalo (ekonomika termo). La nova speco de ĉefaj politikistoj en ĉiuj landoj estas: komercaj-adorantoj; Ili ankaŭ kredas je privatigo de ĉiuj sociaj provizoj (krom se tiu estas sociala-bonfarto por komerco en la formo de impostoj sendevigoj).

Ekzistas ne pli longa ajn realaj elektoj inter 'dekstra-maldekstra'. Oficialaj politikoj estas nun: dekstrema aŭ dekstrema-lite. Ĉu vi vidis kio okazas kun Jeremy Corbyn en Britio (mi pensas ne ĉar vi ne volas vidi io el ekster via propra ĝardeno)? Li estas la "malĝustan specon" de politikisto por la mainstream politikistojn, do (laŭ ilia) li devas esti forigita.

Usono estas la plej granda importisto de varoj kaj la dua plej granda exportador (post Ĉinio). Do bedaŭrinde via lando devas havi rilatojn kun aliaj landoj kiu, en kapitalista mondo, ĉiam kondukas al politika-ekonomiaj problemoj ... kiu estas vere la historio de la Usonaj ekde almenaŭ 1800, cu ne?

usonano78 (Покажи профила) 04 юли 2016, 16:34:55

Vi kompreneble ne interparolas kune kun Demokratanoj! Vi ja lernas, ke en Usono, la Demokratanoj atakas vin, kaj via komprenado pri hilary clinton estas nur ridinda. Precipe la popolo el la norda oriento regiono de usono ne estas krizemaj. Se vi demandas el viro el novjorko tial, kial le voĉdonas por Demokratanoj, li nur diras, ke li ĉiam voĉdonas por demokratanoj. Li ne havas kialon! Li lernis baloti por ili, post li estas atakita dum lia tuta vivo, kaj li ne plu kapablas kritiki la demokratanojn!

Mi interparolas kune kun demokratanoj pasinte multe. Estas unu el la kialoj mi lernas esperanton, ĉar mi perdas sencon de realeco. Laŭ la interparolado, kiun mi kondukas kun demokratanoj, mi malkovras, ke se vi ne tute amas demokratanojn, estas ĉar vi estas blankula rubo aŭ "white trash".

Vestitor (Покажи профила) 04 юли 2016, 17:33:49

Mi ne interesas ajn nomo-etikedo vi volas meti sur Clinton; Kion mi diras al vi estas ke ŝi ne estas 'maldekstra'. Ĉiuj ĉefaj Usonaj politikistoj - ajn partio ili apartenas al - sekvas la saman normon tagordon: 'negoco unua'. Ili ĉiuj persekuti politikon kiu profitigas malegaleco.

Mi supozus ke vi, kiel la ĉefo de la 'popola fotelo revolucia partio,' estus kompreni tion?

Vinisus (Покажи профила) 04 юли 2016, 18:45:04

Mi konas homon, kiu estis maldekstremulo ĝiseoste. Iam li gajnis grandan monsumon, kaj nuntempe li aliformiĝis en dekstrulon.

usonano78 (Покажи профила) 04 юли 2016, 18:49:18

Mi ja konsentas kun vi. Clinton ne estas maldekstra. Mi ja diris tion al unu el la demokratanoj. Li diras, ke mi estas konservemulo, ĉar mi ne balotos por Clinton! Mi vere diris tion, kion vi diris, ke demokratanoj estas novliberaluloj "neoliberal", sed estas usono. Usono estas nur nigra kaj blanka. Se mi loĝas en nordkarolinio, mi estas en la KKK por la demokratanoj. Mi ne havas aliajn opciojn. Se mi ne balotas por ĉi speco de novliberalismo kaj internacia komerca traktato, mi estas neniu. Tion mi opinios malsignifos ion ajn.

Vestitor (Покажи профила) 04 юли 2016, 18:53:01

Vinisus:Mi konas homon, kiu estis maldekstremulo ĝiseoste. Iam li gajnis grandan monsumon, kaj nuntempe li aliformiĝis en dekstrulon.
Do, vi fakte volas diri: ĉiuj la riculoj estas dekstremaj kaj malriĉuloj estas maldekstremaj, ĉu ne?

Vi malpravas. La persono kiu vi 'konis' ne reprezentas ĉiujn.

usonano78 (Покажи профила) 04 юли 2016, 18:58:51

Mi pensas, ke clinton estas riĉulino, kiu laboras por murastrato, sed por la demokratanoj, ŝi estas "la unua virina prezidento de usono," kvazaŭ ŝi estas ia mojosa Evita! Estas freneza!

Обратно нагоре