У садржају

Cŭ esperanto estas kontraŭ dio?

од Alkanadi, 04. јул 2016.

Поруке: 14

Језик: Esperanto

Alkanadi (Погледати профил) 04. јул 2016. 10.49.40

Cŭ esperanto estas kontraŭ dio?

Genesis 11: 1-9

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.

Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari...

Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia...

Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero...

antoniomoya (Погледати профил) 04. јул 2016. 11.22.30

Alkanadi, vi perfekte scias ke la Bibliaj paroloj estas vidpunktoj el la tiutempaj homoj kiuj, oni diru parenteze, ne estis precize tre kleraj.

Do, Esperanto ne nur ne estas kontraŭ Dio, sed mi dirus ke ĝi estas donaco de Dio al tiuj nesaĝaj homoj kiuj ni estas, kiujn havas nenian bonvolon solvi tiun multlingvan gravegan problemon.

Tre malfacile, unu sola homo, tiukaze Zamenhof, povus elpensi aŭ havi tiom da brilaj ideoj kiom ili estas inkluditaj en la lingvo. Kiel diris Claude Piron en sia artikolo "Esperanto, ĉu verko de Dio?": "Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte..."

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/ver...

Mi emas pensi same.

Amike.

thyrolf (Погледати профил) 04. јул 2016. 11.38.28

Oni povas nur ĉiam denove ripeti:

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo."

El la deklaracio pri Esperanto, akceptita de la Unua Kongreso de Esperanto (1905) en Bulonjo-ĉe-Maro, kaj valida ekde tiam. Ĝi nek parolas pri dio nek pri diablo.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esper...

Polaris (Погледати профил) 05. јул 2016. 06.29.11

Alkanadi:Cŭ esperanto estas kontraŭ dio?

Genesis 11: 1-9

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.

Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari...

Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia...

Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero...
En Genezo 9:1, Dio donis al Noa instruon pri plenigi la teron. Anstataŭe, ili provis loĝi kune en la tero de Ŝinar, konstrui urbon, kaj turon, por ke ili ne estus disigitaj sur la supraĵo de la tero. TIO estis la problemo. La konfuzado de lingvoj estis la solvo de Dio por tiu problemo.

Rigardu la Bibliajn komandojn. Neniam estis peko lerni alian lingvon aŭ komuniki trans lingva barilo. Efektive, lerni aliajn lingvojn helpas disvastigi la evangelion.

bryku (Погледати профил) 05. јул 2016. 10.07.01

Alkanadi:Cŭ esperanto estas kontraŭ dio?

Genesis 11: 1-9

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.

Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari...

Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia...

Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero...
Kion vi citas, estas nur elpensaĵoj de fum-ebriaj prauloj.

erinja (Погледати профил) 05. јул 2016. 15.00.25

Alkanadi:Cŭ esperanto estas kontraŭ dio?..
Kiel lingvo povas esti "por" aŭ "kontraŭ" io? Lingvo ne estas vivantaĵo kiu povas havi opinion.

.... tamen inter *parolantoj* de Esperanto, kiuj kompreneble estas homoj kun opinioj, iuj estas kredantoj kaj iuj ne estas kredantoj.

akueck (Погледати профил) 05. јул 2016. 18.43.04

Alkanadi:Cŭ esperanto estas kontraŭ dio?

Genesis 11: 1-9

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.

Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari...

Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia...

Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero...
Siatempe evidente enkondukighis amaso da ne(?) aprobitaj formoj novaj okulumo.gif

Supoze ke Esperanto estas kontrau Dio, char ghia celo iras kontrau la - chu de li volataj? - lingvaj barieroj: Tiaokaze lernado, instruado kaj uzado je ankau aliaj fremdaj lingvoj estas kontrau Dio. Se tiel estus, la apostoloj ne estus parolintaj en diversaj lingvoj en Pentekosto, kaj ekleziaj estroj certe agus kontrau la lernado, instruado kaj uzado je fremdaj lingvoj. Sed tiel ne estis kaj ankau ne estas. Sekve oni povas esti sufiche certa pri tio, ke lernado, instruado kaj uzado je Esperanto kaj aliaj (fremdaj) lingvoj per si mem ne estas kontrau Dio.

usonano78 (Погледати профил) 05. јул 2016. 19.50.00

Mi sentas, ke multe da kristanoj estas en ĉi tiu forumo. Eble ili aligas sociajn movadojn, por ke ili havas metodon disvastigi iliajn religiojn. Mi esperas, ke oni ne devus esti kristano fari ion ajn, aŭ ke dum mia vivo, dum kiam mi faras ion socialan, ke mi ne renkontas molajn bovojn el kristaneco.

Mi nur diras, ke kristanoj estas molaj bovoj, ĉar ili sentigas la lanugan realecon. Mi malamas la lanugan realecon.

Luann (Погледати профил) 06. јул 2016. 03.23.40

Ne rilatas al la Biblio, sed ekzistas franca religio nomata Spiritsmo, kiu afirmas (almenaŭ kelkaj adeptoj diras) ke Esperanto estas la lingvo de la spiritoj, kiuj rivelis ĝin al Zamenhofo. Brazilo havas la plej granda spiritista popolo tutmonde, kaj multaj esperantistoj ĉi tie sekvas tiun religion.

Polaris (Погледати профил) 06. јул 2016. 04.08.09

usonano78:Mi sentas, ke multe da kristanoj estas en ĉi tiu forumo. Eble ili aligas sociajn movadojn, por ke ili havas metodon disvastigi iliajn religiojn. Mi esperas, ke oni ne devus esti kristano fari ion ajn, aŭ ke dum mia vivo, dum kiam mi faras ion socialan, ke mi ne renkontas molajn bovojn el kristaneco.

Mi nur diras, ke kristanoj estas molaj bovoj, ĉar ili sentigas la lanugan realecon. Mi malamas la lanugan realecon.
Muuuuuuuu!

Вратите се горе