ورود به محتوا

Ankaŭ Ana Pana malaperis, ne nur Gerda

از Blanka Meduzo, 5 ژوئیهٔ 2016

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

Blanka Meduzo (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2016،‏ 12:25:31

Saluton.
Mi ricevis plendajn aŭ demandajn mesaĝojn de lernantoj de lernu.net.
En la kurso Ana Pana la koresponda paĝaro malaperis, ĉu ne?

Lernu.net ĉesus korespondan lernadon, aŭ provizora misfunkciado?

Bonvolu klarige anonci pri tiu afero.
Antaŭdankon!

erinja (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2016،‏ 14:49:48

La ne-korespondaj partoj de la kurso ankoraŭ devus funkcii por ĉiuj uzantoj. La koresponda parto nun estas fermita al novaj uzantoj (tiuj kiuj registriĝis post iu dato en majo) ĉar ni pretiĝas por la lanĉo de la nova lernu. Ni ne volas ke iu faru ekzemple du ekzercojn de Ana Pana, kaj poste tute perdi aliron al la kurso ĉar lanĉiĝos la nova kurso. Dum la venontaj semajnoj, vi povus rimarki ke kelkaj aferoj en la paĝaro iom ŝanĝiĝos, malaperos, aŭ misfunkcios. Temas pri tiuj paĝaraj laboroj.

Se vi ankoraŭ ne estas tradukanto ĉe lernu, mi esperas ke vi fariĝos tradukanto! Vi povas peti tradukrajton ĉi tie: http://lernu.traduko.net/

Kiam ni lanĉos la novan paĝaron, ni volas ke la nova kurso estu tuj havebla en kiel eble plej multe da lingvoj, kaj mi vidas ke la japana traduko nun estas je nur ĉ. 32%.

[multaj aliaj lingvoj ankaŭ estas je malalta nivelo de tradukado, do por legantoj de aliaj landoj kaj lingvoj, mi esperas ke vi ankaŭ fariĝos tradukantoj por helpi traduki la paĝaron en vian lingvon. Estas nun 11 lingvoj kiuj estas almenaŭ 90% tradukitaj, el la 34 lingvoj en kiuj nun aperas la paĝaro]

Vestitor (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2016،‏ 22:34:17

erinja:La ne-korespondaj partoj de la kurso ankoraŭ devus funkcii por ĉiuj uzantoj. La koresponda parto nun estas fermita al novaj uzantoj (tiuj kiuj registriĝis post iu dato en majo) ĉar ni pretiĝas por la lanĉo de la nova lernu...
Se tiu estas vera (kaj mi ne diras ke ĝi ne estas vera), kial malaperis mian progreson en Anapana? Mi registris kaj komencis tiun kurson delonge antaŭ majo.

erinja (نمایش مشخصات) 6 ژوئیهٔ 2016،‏ 0:12:58

Precize kion vi celas, kiam vi diras ke via progreso malaperis?

Mi raportas pri la situacio laŭ mia lasta scio. Sed ja okazas paĝaraj laboroj, mi ne mem faras tiujn laborojn, do kiam partoj de la paĝaro subite fariĝas malaktivaj, mi ne ĉiam antaŭscias pri tio.

Tamen se misfunkcias iu parto de Ana Pana, ĉiam restas la PDF-versio (kiu ankaŭ estas pli longa), en la angla, ĉi tie:
http://www.ikso.net/en/libera/

Grown (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2016،‏ 12:31:48

Vestitor:Se tiu estas vera (kaj mi ne diras ke ĝi ne estas vera), kial malaperis mian progreson en Anapana? Mi registris kaj komencis tiun kurson delonge antaŭ majo.
Eble vi forgesis enarkivigi viajn retpoŝtojn.

Mi estas tre sinkafeinita kaj sub influo pro la efiko de avokado en vinagro kaj kondensita lakto, kiu teknike ne estas rapida pilko (legu kiel: "speedball"), sed ankoraŭ streĉas min al ambaŭ direkto.

Al erinja, pri la nova rakonto: Bonvolu certigi por ke, la verkantoj almenaŭ provegu verki ĉiuforte. La studentoj havas nure studentan scripovon pri Esperanto, kaj la verkantoj eble estas sensperta al verkado ĉiuforte, sed ankoraŭ la verkantoj almenaŭ provegu verki ĉiuforte. Eksemple, ĉiu ĉefrolulo kaj ĉiu subtenanta rolulo eksponu almenaŭ unu admiridnan kaj unu solen ĝenan atributon kion neniu alia rolulo en la rakonto eksponas, kaj kio ne estas absolute bezona por sia statuso kiel "heroo" aŭ "krimulo". Kaj almenaŭ unu subtenanta rolulo totale estu ne helpanto, malamiko nek kontraŭulo al la ĉefrolulo, sed tiu subtenanta rolulo eksponu aferkoncernecon al la ĉefrolulo. Neniu eksponu bonŝancegon, nek malbonŝancegon dum la rakonto. Eksemple, ĉiu loteria ĝajnanto ĝajnu antaŭ la rakonto aŭ precize ĉe la eko. La rakonto estu aĝotaŭga, do Ana Pana ne diru, "f_k'", sed anstataŭe "ve" aŭ "diable". La rakonto estos eduka, do la rakonto sufiĉe eksplorigu, por ke plejparto de la studentoj legu kaj diskutu, kun ilia lingvo-instruistoj, almenaŭ unu Vikipedian artikulon pri microeconomiko, monpolitiko, komputa lingvo-scienco, ludoteorio, 20-a centjara historio aux komputa sociologico kiun la studentoj ne ordoniĝu legi. La Registaron ne portretu heroe. Kaj bonvolu forigi la arkojn kaj la gutetojn, tio aperigas la rolulojn kiel ili tremas kaj tro ŝvitas.

Pri sciencfikcio:

Se la rakonto estas sciencfikcio, do la rakonto estu tre malmola sciencfikcio - sufiĉe malmola por ke, la rakonto havu almenaŭ unu aferkoncernan rolulon kiu forpasu almenaŭ cent jaron antaŭ almenaŭ unu aferconcerna rolulo eĉ naskiĝas. Interstele vojaĝado faĉile povas okupi cent jarojn. Se la rakonto estas sciencfikcio, do la verkantoj bonvolu legi tion:

http://www.projectrho.com/public_html/rocket/

Pri mojose bategemeco, ankaŭ konata kiel obstineco (legu kiel: "badassery"):

La rakonto estu mojoseta, sed estu ne mojose bategema (legu kiel: "badass"). Se oni ankoraŭ volas por ke, la rakonto estu mojose bategema, do mojosen bategemecon (legu kiel: "badassery") portretu kiel iam bezona, sed neniam tre efika nek tre transvivebla, kaj la plej mojose hardita (legu kiel: "most badass") rolulo estu ame-pardio de, aŭ alie bazata pri, faktaj mojosej harditaj pacifistoj, ekzemple Desmond Dross aŭ Petr Andreevich Pavlensky.

erinja (نمایش مشخصات) 15 ژوئیهٔ 2016،‏ 18:59:44

Dankon pro viaj komentoj, sed la rakonto jam delonge estas skribita de konata verkisto Anna Löwenstein.

Grown (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2016،‏ 0:10:08

erinja:Dankon pro viaj komentoj, sed la rakonto jam delonge estas skribita de konata verkisto Anna Löwenstein.
Do bonvolu peti al ŝi, por ke si bonvolu reverki la rakonton por ke, tiutempe la verkado estu ĉiuforte. Mi scias ke tio ŝajnas fole. Eble la legolibro estu malfermkoda? Kiel vikio?

Mi scias. La legolibro estu nefikcio. Nefikcio estas pli-malpli la sola teksto ke estas aĝotaŭga kaj ne portretas la mundon kiel ia senkreskaĵa geheno-mundo. Oni jam scias ke la mundo estas tia kaj tio, ni ne bezonas memorigiĝi pri tio. Mi ĵus studis Blade Runner-on, do mi konsciis kiom faĉile oni povas krei memorigiĝojn pri tio sole per la plej baza aŭ intera planado por ke, la rakonto eksponu eĉ la plej bazan aŭ interan sencon, por ke la rakonto portretu la mundon kiel geheno.

Ĉu vi vidis Ariel-on kiam ŝi unue enspiris aeron? Mi estis neplenaĝa kiam mi tuj konsciis ke, ŝia unua enspiro de aero estas tre bela. Sed kiel la enspiro estas bela, estas malaĝotaŭge.

https://dettoldisney.files.wordpress.com/2011/11/a...

Ŝi vestas eton dum plejparto de la filmo.

https://www.youtube.com/watch?v=_mk763-9e6k

0:42 / 1:18

"Sole spektu tiun naŭzan paradon."

"Jes, Sinjoro!"

Kaj kiam ŝi mortigis Floatsam-on kaj Jetsam-on, tio estas mojose bategema, sed ke la sceno estas en laŭdira aĝotaŭgo, estas malmojosa.

https://www.youtube.com/watch?v=zDGrSgTKEuw

1:00 / 3:30

Ne estas malpliiĝeble. Laŭ mi, kiel ne estas malpliiĝeble, estas preskaŭ, sed kiel Juĝisto Frollo diras, "Tio ne estas mia kulpo, por ke, Dio planu por ke, la Diablo estas tiom pli forta ol viro", estas malpliiĝeble ne estas preskaŭ.

La veristoj verkis ĉiuforte aŭ preskaŭ ciuforte por tiu. Koncede, ili povis iĝigi la rakonton kia pli esploriga. Sed laŭdire "Disney"-ajn Princinoj estas fakte Touchstone Pictures-a. La princinoj ne estas aĝotaŭga, ili anstataŭe estas fibonega, Gialle bonega, mojose bategema, kaj Ariel estas biopunke bonega. Mi eble spektos princinajn filmojn denove, sed mi bezonas zorgi, timante ke la mojose bategemeco damaĝu mian cerbon. Tio estas perturba diro, sed tio estas vera.

Ĉu vi komprenas nun, kiel fikcio tre faĉile povas portreti la mundon kiel geheno kaj esti malaĝotaŭga?

erinja (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2016،‏ 2:50:25

Mi ne komprenas vian vorton "ĉiuforte", mi ne povas diveni la signifon.

Sed ĉiukaze estas multe tro malfrue por komplete reverki la rakonton. La rakonto jam estas skribita kaj ilustrita, kaj la tekstoj jam estas voĉlegitaj.

thyrolf (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2016،‏ 7:52:54

Kaj mi ne komprenas, kio estas "gehena mundo".
Kaj krome mi ne komprenas plurajn esprimojn.

Grown (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2016،‏ 8:31:24

erinja:Mi ne komprenas vian vorton "ĉiuforte", mi ne povas diveni la signifon.

Sed ĉiukaze estas multe tro malfrue por komplete reverki la rakonton. La rakonto jam estas skribita kaj ilustrita, kaj la tekstoj jam estas voĉlegitaj.
"faru ĉiuforte" signifas "provegu, uzu maksimuman penon kaj provu atingi maksimuman celon".

"geheno-mundo" signifas "malutopio".

بازگشت به بالا