לתוכן העניינים

mi ŝatas la katon blanka = la kato blankan plaĉas al mi

של amigueo, 6 ביולי 2016

הודעות: 16

שפה: Esperanto

novatago (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2016, 09:09:19

antoniomoya:
Kirilo81:Jam de la titolo mi divenis, de kiu persono venas la fadeno.
Jes, pikante sur sian kromnomon, oni tuj vidas kiel li vere nomiĝas, en kiu urbo li loĝas, en kiu lando li vivas, kiom aĝa li estas, kiom da lingvoj li parolas, ktp, ktp.

Lia profilo estas des pli instrua (kiel multaj de aliaj Lernu-uzantoj)

Kirilo, vi estas vera divenisto! ridulo.gif

Amike.
Certe oni ne povas diveni personajn datumojn per titolo, sed per tio ja estas divenebla kia kaj kiu uzanto kreis fadenon se oni vidas absurdan senutilan trolan demandon kiel titolon.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2016, 20:45:42

Dankon, novatago, mi komence ne komprenis, ke la sarkasmaĵo rilatis mian misuzon de "persono" anstataŭ "uzanto".

amigueo (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2016, 17:15:03

"absurda trolaĵo"? mi preferus ricevi klarigojn laŭ kiuj markilo de predikativo ne estas konvena en esperanto. tiuj klarigoj estus pli utilaj al mi kaj al ĝeneralaj uzantoj de lernu ol tiujn moralajn riproĉojn, ĉar mia demando "ĉu markilo de predikativo (eble per -n, eble per alia rimedo) indus aŭ funkcius ee?" estas legitima dubo pri gramatiko. kiam mi uzas konkretan pseŭdoekzemplon por introduki gramatikan demandon, mi ne agresas la lingvon, mi nur prie atentigas per rekta metodo, senteorie.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 ביולי 2016, 22:47:23

Prefere oni uzu frazojn pli longajn, sed pli facile kompreneblajn. Se estas debato pri la signifo de esperanta frazo, tio pruvas, ke ĝi estas evitinda, ĉar la probableco de miskompreno estas granda.

Mi ŝatas la katon kiam ĝi estas blanka.
Al mi plaĉas, ke la kato estas blanka.

Se pli mallongaj frazoj estas tuj kompreneblaj, tio povas esti nur pro la kunteksto... Komencantoj evitu ilin.

amigueo (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 10:14:01

mi trovis du tekstojn el PMEG prie:
perverbaj priskriboj kaj identigaj priskriboj.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...
Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas.
Oni elektis ŝin prezidanto. → Ŝi estis elektita prezidanto.
Mi naskiĝis mizerulo. = Mi estis mizerulo, kiam mi naskiĝis.
Oni esploris la aferon kaj TROVIS GXIN VERA. → La afero estis esplorita kaj trovita vera.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/se...
Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto
Li parolas lingvon Esperanto (mia aldono)


Mi resumas per du frazoj:
Li esploris studento tiun lingvon kaj trovis gxin Esperanto (perverba priskribo)
Li parolas lingvon Esperanto (identiga priskribo)

Mi revenas al la titolo:
mi ŝatas la katon blanka = la kato blankaN plaĉas al mi
kaj mi sxangxas ion:
"mi ŝatas la katon blanka = la kato plaĉas blanka al mi" aux "blanka la kato placxas al mi"
kaj jen senproblemo! cxio en ordo!

"la kato blankaN plaĉas al mi" atentigas pri du malsamaj funkcioj de "blanka" (miskompreno minacas):
rekta priskribo versus perverba priskribo (de subjekto, rekta objekto, alia objekto)

Altebrilas (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2016, 10:33:49

Esperanto estas homa, ne komputila lingvo. Eble povas aperi dubsencaĵoj, sed tiukaze, se la kunteksto ne sufiĉas por ke iu frazo estu klara, oni faru pli longan.

לראש הדף