לתוכן העניינים

Nova mapo de esperantistoj

של Paulo Cesar Pires, 6 ביולי 2016

הודעות: 13

שפה: Esperanto

Paulo Cesar Pires (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2016, 15:40:18

Jen ligilo al nova retejo:
Esperantujo - La esperantista mondmapo

Jam estas 800 aliĝintoj tie.

SPadern (הצגת פרופיל) 6 ביולי 2016, 16:24:34

Ĝi estas bonega retejo!

maratonisto (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2016, 06:51:53

Paulo Cesar Pires:Jen ligilo al nova retejo:
Esperantujo - La esperantista mondmapo

Jam estas 800 aliĝintoj tie.
Ĉu eblas kontakti reĝistrintoj per retpoŝto aŭ nur per iliaj paĝoj en facebook, twitter ktp.?

melitopolano (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2016, 11:39:07

Tre malabunda retejo malgajo.gif Nun ĝi havas nur la mapon kaj eblecon aldoni ligilojn. Estus bonege, se oni povus komunikiĝi per tiu retejo.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2016, 09:16:22

Mi provis ĝin. La pligrandigoj estas malrapidaj, kaj malfacilas rekte iri al malgranda lando. Mi vidis, ke Francio havas 50 geesperantistojn, sed vidis nur 5 urbojn.

Estas bona ideo, sed detale pliboniginda.

nigra_rivereto (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2016, 15:31:37

melitopolano:Tre malabunda retejo malgajo.gif Nun ĝi havas nur la mapon kaj eblecon aldoni ligilojn. Estus bonege, se oni povus komunikiĝi per tiu retejo.
Nun la retejo havas 1358 uzantojn kaj oni povas interŝanĝi privatajn mesaĝojn.

Vinisus (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2016, 16:08:01

Mankas loko por ke oni parolu Esperanton, kaj sentime diri: Mi regas la lingvon, mi estas preta por babili kun vi.

pace (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2016, 21:22:11

En svislando nur 9 ! En tiu nova retejo.
Nun, oni vere malfacile povas retrovi amikojn. Amikoj kiujn ni havis ĉe Lernu kaj kiuj ...malaperis kiam ne plu funkciis la mesaĝilo.
Kiel retrovi iun nur laŭ listo de landoj se mankas nomoj la urboj. Pacienco...pace

Vinisus (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2016, 00:11:53

Baldaŭ ĉio revenos espereble.

pace (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2016, 17:39:19

Jes, espereble ...
Sed ŝajnas al mi ke kelkaj malnovaj uzantoj de Lernu! eĉ ne plu provas kompreni kiel ĝi funkcias nun.
Por mi ankaŭ estis problemo por anonci, en la franca, la Kastafesto en Ĝenevo. Ĉar mi ne sciis kiel fari por aldoni programon. La klarigoj estas... en la angla ligvo. Eble mi ne sufiĉe serĉi?

לראש הדף