לתוכן העניינים

Kiun libron vi nuntempe legas?

של usonano78, 6 ביולי 2016

הודעות: 23

שפה: Esperanto

baba79 (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2016, 08:00:25

Mi nuntempe legas "Tiunokte libereco" de Dominique Lapierre kaj Larry Collins. Mi ne opiniis mi tiome interesiĝu pri Barata sendependeciĝo. Historiaj libroj povas esti ege suspensaj!

Vestitor (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2016, 19:35:29

Mi legas: La Kvanto Teorio de Frenezeco' de Will Self. Ĝis nun mi legis nur dek paĝojn, do mi ne povas doni opinio pri ĝi.

robbkvasnak (הצגת פרופיל) 28 באוגוסט 2016, 18:05:02

Mi legas "Kiel Akvo de'l Rivero" de Raymond Schwartz - mojosega romano!

Altebrilas (הצגת פרופיל) 30 באוגוסט 2016, 10:16:06

usonano78:Mi lacas pri fadenoj je dio. Do, kiun libron vi nuntempe legas?
https://en.wikipedia.org/wiki/Ledfeather
Tio estas akordigebla, ĉar oni povas legi Biblion okulumo.gif (ekz. tradukon de Zamenhof, almenaŭ por la juda parto, la Malnova Testamento). Kaj iel mi povas aserti, ke mi legas ĝin, ĉar de tempo al tempo, mi legas parton de ĝi, kaj mi ne jam finlegis ĝin.

Tio por satigi mian emon pri paradoksoj.

Mi nun legas la francan tradukon de la memorlibroj de W Churchill. Estas interese, ĉar de longtempe mi ne kuraĝis interesiĝi pri tiu periodo, ĉar la temo ŝajnis al mi tro vasta kaj tro diversa por mia kompreno. Sed tiu libro estas verkita de la ĉefa aktoro, kiu mastrumis la militon ek de la (oficiala) komenco, ĝis la fina venko. Tiu libro estas konsilinda al ĉiuj, kiuj volas havi globalan vidon de la dua mondmilito, kaj pli bone kompreni tiun periodon.

Kompreneble, la aŭtoro ne estas centprocente objektiva, nek senantaŭjuĝoj, sed ĝi instigas al pluan informadon.

thyrolf (הצגת פרופיל) 31 באוגוסט 2016, 07:32:30

robbkvasnak:Mi legas "Kiel Akvo de'l Rivero" de Raymond Schwartz - mojosega romano!
Tion mi plenkore povas substreki. Mi antaŭ multaj jaroj "heredis" malnovan eldonon kaj estis ravita pri ĝi, ankaŭ pri la malgrandaj spritaĵoj tute Schwartz-aj

Esperantinus (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2016, 16:40:28

Karel Capek, libro de apokrifoj. Bonega!

Indiferenta (הצגת פרופיל) 1 בספטמבר 2016, 19:34:56

Antaŭnelonge mi legis "Gefianĉoj" Alesandro Mandzoni. Ĝi estas sufiĉe interesa. Aventuroj de geamantoj ne estas tre ekstravagancaj, sed legi pri moroj de tiu tempo estas interesa. Multe de ĝustaj observoj. Mi legis la libron ne esperante. Legi esperante ankoraŭ estas malfacile por mi.

Daunt (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2016, 03:34:59

Mi nun legas "Kavaliro de la Sep Reĝlandoj" de George R. R. Martin. Mi vere ŝatas "Kanto de Glacio kaj Fajro" romanojn (ankaŭ la televidan serion) sed mi ne sciis pri tiu libro.

MarcDiaz (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2016, 14:32:33

"Get started in Dutch" de Gerdi Quist kaj Dennis Strik.

Azulreal (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2016, 09:55:45

Mi legas studon pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, La danĝera lingvo de Ulrich Lins, kaj fikcian romaneton de Bjørnstjerne Bjørnson, Synnøve Solbakken, tradukita el la norvega de Edith kaj August Weide. Se diri la veron, mi ne certas ĉu tiu lasta estas mallonga romano aŭ ĉu novelo, ĝi estas 152-paĝa. Kiom longas novelo?

לראש הדף