İçerik Görüntüleme

kunligo detruita?

başlangıç thyrolf, 8 Temmuz 2016

Mesajlar: 3

Dil: Esperanto

thyrolf (Profili görüntüle) 8 Temmuz 2016 21:53:10

La iom nova portalo kunligo.com estas kvazaŭ kaperita kaj superŝutata per angla spamo. Ĉu iu scias io ajn pri tio?

Christa627 (Profili görüntüle) 14 Eylül 2016 20:27:34

Ho ve! Estas vere! Nu, mi senaktiviĝis dum iom da tempo por prizorgi aliajn aferojn, kaj nun povas reveni, sed...

Nu! Jen la solvo: ni devas re-aktivigi la retejon! Ni devas tiom aktivi, ke ja indos forigi la spamon, kaj se estos spamo, estos nur eta afero en la fluo de Esperantaj afiŝoj! Ĉu eblas? Certe, ni funkciigis Verduloj-n ĝis ĝi fariĝis forumo; certe ni povas funkciigi ĉiun ĉi! Mi agas laŭ mia vorto; mi ĵus faris afiŝon, kaj mesaĝis la administranton pri la spamo. Kio pri vi?

Sunjo (Profili görüntüle) 15 Eylül 2016 19:11:54

Mi certas, ke Riĉjo zorgus pri tio se li ne havus pli gravajn zorgojn. Do ni simple atendu kaj esperu.

Başa geri dön