Al la enhavo

Kiu povas lerni la anglan?

de Francisko1, 2016-julio-09

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-septembro-14 15:37:30

Mi instruas la (usonan) anglan ĉi-tie en Usono. Miaj studentoj estas ĉiuj entuziasmaj ĉar ili bezonas tiun lingvon por la ĉiutaga vivo. Sed multaj inter ili jam studis la anglan dum multaj jaroj antaŭ ol veni en mian klason. Mi nur havas 2 horojn po semajno por instrui ilin. Kiel denaska parolanto de la (usona) angla - kaj ĝi estas pli simpla ol la brita - mi ankaŭ pensas ke temas pri ege malfacila lingvo kun tro da variecoj por esti efika ilo ĉe nedenaskuloj.

Reen al la supro