Ir ao conteúdo

Ĉu Dio Ekzistas? respondi al antaŭa {Poll}

de mostafaid3, 12 de julho de 2016

Mensagens: 38

Idioma: Esperanto

ghibulo (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2016 08:28:24

Luib:
- Muziko ekzistas.
- Kie?
......
unue necesus difini, kio estas muziko, kaj tiel plu...)
hilex:
Tio estas kaŭze de ĉiam estas malsaĝuloj pensantaj, ke dio estas ia persono aŭ ekzistaĵo.
Tre alportaj kontribuoj, miaopinie - dankas pro ĝi. Se personoj diskutas pri ion, kaj ĉiu imagas ion alian, ili ne povas interkompreni.
Gravas ankaŭ difini, kiu fakte volas difini Dion, diskuti pri Dio, kogni aŭ forkonfesi Dion... kiu fakte mi estas kaj kio mi neestas. Tiuj demandoj koheras miaopinie...

abaligu (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2016 11:47:35

En nia epoko, Dio ekzistas pli verŝajne pro nia timo al estonteco, kiu estas obskura al plejparto el ni. En la mallumo sen scio, Dio lumigas niajn vojojn kaj ankaŭ niajn korojn, kun malpli ŝarĝoj amasigita en menso. Cele al lia graco, ni ne nur sentas dankema tiutempe de ĵeto, sed ankaŭ tra nia vivoj, ĉar lia helpo estas unika.

Vestitor (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2016 17:24:41

A mensagem foi ocultada.

Vestitor (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2016 18:02:35

novatago:
Vestitor:Tiuj 'dio' fadenoj estas tute senespera kaj senfine. Kiam persono atingas religian konvinkon li fariĝas nekorektebla, nemovebla. Tiam komenciĝas teda cirkla ludo je kio ĉio rezonado iĝas distordita kaj ĉiu unuopa ideo, penso, fenomeno, kaj ago en la mondo aŭ universo ktp, revenas al la unu sola vera kialo: 'dio'.
Pri ĉi tio, oni rajtas diri du aĵojn.

-Plejofte, kontraŭreligiuloj agas same blinde kaj malracie al religiuloj en tiaj diskutoj, kvazaŭ ilia respondo estus fiksita en la eterno. Eble vi pensas ke tio ne veras ĉar kontraŭreligiuloj defendas racion kaj scion. Tamen, multaj kontraŭreligiuloj eĉ ne volas scii pri la veraj kialoj, pro kiuj kredas aliaj homoj. Ili jam "scias" kial: religiuloj estas stultaj, oni ne bezonas scii pli. Tre "racia" sinteno.
-Se kontraŭreligiuloj estas tiel kleraj kaj inteligentaj kiel ili pensas, kial ili ree kaj ree kaj ree insistas partopreni en ĉi tiaj diskutoj, se nuntempe oni ja scias ke tia diskuto estas senutila?

Mi ne bezonas respondon. Mi simple rimarkigas faktojn. Mi ne ŝatas religiojn sed mi pensas ke ĉiu homo rajtas esti aŭ ne esti ano de religio, se oni respektas la aliajn homojn.

Ĝis, Novatago.
Bedaŭrinde vi ja bezonas respondon, ĉar vi ripetas la samajn malverojn pri ne religiuloj. Miaj ideoj ne estas 'fiksita en la eterno'; fakte, precize la kontraŭo. Ĝi estas la kialo mi partoprenas en ĉi tiuj specoj diskutoj. Estas tre teda kontinue aŭdi ke la kontraŭ-religiuloj argumento komencas el simila' blinda konvinko'. Vi malpravas amiko, kaj ripetante de ĉi tiu malvero, tiu de la eterna interulo, nur eternigas la sensencaĵon.

Mi ja komprenas ke homoj havas 'spertojn'. Tamen la problemo estas ke ili (homoj kiuj havas ĉi tiuj "spertojn") ofte ne volas komenci konsideri ĉu tiaj spertoj havas alian originon krom 'dio'. Estas tre malfacila respekti tian pozicion. Mi rifuzas piedpinte ĉirkaŭ religia malsaĝeco nur eviti insultante homojn.

hilex (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2016 23:35:05

Vestitor:
Tamen la problemo estas ke ili (homoj kiuj havas ĉi tiuj "spertojn") ofte ne volas komenci konsideri ĉu tiaj spertoj havas alian originon krom 'dio'.
Ĉu eĉ se tiu origino havas alian nomon? Ekzemple, natura (aŭ universala) leĝo. Finrezulte, ĉiuj dioj evidentiĝos tiaj. Ĉu vi ne ŝatas la nomon "dio"? Ĉu vi havas idiosinkrazion?

Vestitor (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2016 01:01:45

Mi estas normala persono, tial mi ne kutime aludas al naturaj fenomenoj kiel 'dio'. Ĉi tiu estas ekzakte kion mi kritikas.

Religiuloj estas unu afero, sed eĉ pli irritante estas la kvazaŭa 'ne-religia sed kontraŭ-scienco persono' ŝajnigante defendi kaj scienco kaj religio, kaj proklamas ke ili estas nur du malsama vojoj al la sama 'vero'.

Ĉesu ĝin, mi petas.

hilex (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2016 02:36:12

Vestitor:Mi estas normala persono, tial mi ne kutime aludas al naturaj fenomenoj kiel 'dio'. Ĉi tiu estas ekzakte kion mi kritikas.

Religiuloj estas unu afero, sed eĉ pli irritante estas la kvazaŭa 'ne-religia sed kontraŭ-scienco persono' ŝajnigante defendi kaj scienco kaj religio, kaj proklamas ke ili estas nur du malsama vojoj al la sama 'vero'.

Ĉesu ĝin, mi petas.
Kaj mi ne komencis. Vi opinias pri mi erare. Ankaŭ mi ne ŝatas religiojn. Tamen mi penas objektive rigardi la aferon. Niaj prauloj uzis vorton "dio" ĝuste al naturaj fenomenoj, ĉu vi ŝatas tiun fakton aŭ ne. Mi povas konsenti forĵeti tiun vorton konservante nur la sencon de naturaj leĝoj kaj fenomenoj. Tamen mi ne volas forĵeti kun tiu vorto iajn utilajn aferojn. Mi kutimas, kiel scienculo, serĉi la veron ĉie, eĉ en kotaĵo.

P.S. Interalie, ekzistas neniaj vojoj al la vero. Estas stulte opinii tiel. Estas vojoj (aŭ manieroj) de reflektado de la vero. Kaj pensi, ke ekzistas nur unu vera maniero de tiu reflektado, estas stulta afero. Necesas nur lerni traduki lingvon de unu maniero al la alia. Mi persone preferas la sciencan lingvon kiel pli kompreneblan. Tamen mi ne rifuzos la alian manieron de vidi la aferon nur tial, ke mi havas ian idiosinkrazion je iaj fakesprimoj.

P.P.S. Kaj fieri pri esti normala en nuna tempo ne estas bona afero. ridulo.gif Nuntempa normaleco estas terura. Sekve mi preferus esti iom pli nenormala, en d(i)eca senco. lango.gif

hilex (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2016 05:50:06

#жопахэнка

Amuza filmeto (ruslingve), kiu aludas pri ĉitiea temo. La plej interesa estas, ke tiuj knabo kaj knabino povus esti kiu ajn, ĉu kredantoj, ĉu ateistoj. Ambaŭ kategorioj estas kutime egale stultaj, kun malmultaj esceptoj.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 7 de agosto de 2016 16:51:46

Mankas esperantaj subtitoloj en la rusa filmeto.

Se oni nomas "Dio" la tuton de ĉio, kion oni ne konas, tia difino (sen vortludo) korespondas al la kutimaj ecoj de Dio, laŭ la kredantoj: Ĝi estas ĉiea, eterna, ĉionpova, bonfara (entute se ne detale), mistera, ktp... Kaj estas facile pruvebla, ke Ĝi ekzistas: malkaze, tio signifus, ke ni ĉion konas - kaj tio estus absurda.

novatago (Mostrar o perfil) 8 de agosto de 2016 10:53:27

Vestitor:Religiuloj estas unu afero, sed eĉ pli irritante estas la kvazaŭa 'ne-religia sed kontraŭ-scienco persono' ŝajnigante defendi kaj scienco kaj religio, kaj proklamas ke ili estas nur du malsama vojoj al la sama 'vero'.
Se ĉi tio temas pri mi (se ne simple neglektu ĉi tion), nur klarigi ke mi tute ne estas kontraŭ sciencio nek kontraŭ sciencistoj. Fakte mi pensis ke jam estis io klara ke mi parolis nur pri personoj kiuj opinias sin pli kleraj kaj inteligentaj ol religiuloj sed agas same blinde ol ili, sed kun aldona hontigaĵo; esti sensciaj rilate al spiritaj kaj religiaj aferoj kaj mi estas "kontraŭ" ili ĉar ili estas malkoheraj kaj kontraŭdiraj. Tiujn, kiuj ne agas nek estas tiel, mi tute ne kritikas nek kontraŭas. ridulo.gif Se mia sinteno ĉagrenas vin, vi jam devus scii kial tio okazas. okulumo.gif Estu kohera, tiu ĉagreno malaperos.

Ĝis, Novatago.

De volta à parte superior