去目錄頁

Participoj

nornen, 2016年7月14日

讯息: 18

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2016年7月14日下午4:42:59

Participoj kun a- kaj e-finaĵoj povas regi rektajn objektojn markitajn per la akuzativo:

Mi estas viro, kiu lernas Esperanton.
Mi estas viro lernanta Esperanton.

Dum mi lernis Esperanton, mi ekkonis multajn personojn.
Lernante Esperanton mi ekkonis multajn personojn.

Ĉu o-finaĵaj participoj ankaŭ povas regi rektajn objektojn?

Mi estas viro, kiu lernas Esperanton.
Mi estas viro lernanta Esperanton.
? Mi estas lernanto Esperanton.

Mi vidis homon, kiu ĉasis birdojn.
Mi vidis homon ĉasantan birdojn.
? Mi vidis ĉasanton birdojn.

Vinisus (显示个人资料) 2016年7月14日下午5:17:51

Mi vidis homon ĉasante birdojn = Kiam mi estis ĉasanta birdojn, mi vidis homon.

nornen (显示个人资料) 2016年7月14日下午5:20:04

Vinisus:Mi vidis homon ĉasante birdojn = Kiam mi estis ĉasanta birdojn, mi vidis homon.
Sendube. Kiel via komento rilatas al la temo?

Vinisus (显示个人资料) 2016年7月14日下午5:37:56

Mi ne faris komenton, mi nur aldonis alian eblecon pri participoj. Bv. pardoni min pro mia impertinenteco

sergejm (显示个人资料) 2016年7月14日下午5:46:33

"Mi estas lerntanto de Esperanto."
"Mi vidis ĉasanton de birdoj."
o-vortoj ne estas patricipoj, sed substantivoj kaj ne povas havi rektan objekton. Objekto de tiuj vortoj estas markataj per prepozicio "de".

tommjames (显示个人资料) 2016年7月14日下午6:25:03

sergejm:o-vortoj ne estas patricipoj, sed substantivoj kaj ne povas havi rektan objekton. Objekto de tiuj vortoj estas markataj per prepozicio "de".
Tamen tiu uzo de -N ĉe O-vorto ne necese estas eraro. PMEG diras:

PMEG:N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.
Do laŭ mi "Mi estas lernanto Esperanton" estas teorie ebla, sed tre stranga frazformo.

nornen (显示个人资料) 2016年7月14日下午7:18:12

tommjames:

Ĉu "? lernanto Esperanton" kaj "tirado la ĉaron" estas kompareblaj? Mi demandas, ĉar "lernanto" signifas la aganton, dum "tirado" signifas la agon. Do, "tirado" estas komparebla al "(ago) tiradi", dum "lernanto" estas komparebla al "persono lernanta" kaj ne "(ago) lerni".

akueck (显示个人资料) 2016年7月15日上午5:49:16

nornen:
Ĉu "? lernanto Esperanton" kaj "tirado la ĉaron" estas kompareblaj? Mi demandas, ĉar "lernanto" signifas la aganton, dum "tirado" signifas la agon. Do, "tirado" estas komparebla al "(ago) tiradi", dum "lernanto" estas komparebla al "persono lernanta" kaj ne "(ago) lerni".
Zamenhof vortigis ekzemple: "Mortu chiu intriganto kaj malamon konservanto longe en la koro!"

Efektive mi ne konas regulon, lau kiu estas malpermesate vortigi ekzemple "lernanto Esperanton" anstatau "lernanto je Esperanto" kaj "konservanto malamon" anstatau "konservanto je malamo". Male: Lau Fundamenta Regulo 14 kaj Fundamenta Ekzercaro § 29 "anstatau la vorto 'je' ni povas ankau uzi akuzativon sen prepozicio".

tommjames (显示个人资料) 2016年7月15日下午2:02:35

nornen:Ĉu "? lernanto Esperanton" kaj "tirado la ĉaron" estas kompareblaj?
Nu jes, ili malsamas en tio ke tirado estas "aga" vorto dum lernanto ne estas - almenaŭ laŭ la PMEG-a terminaro. Sed laŭ mi la ĉefa afero estas ke la gramatiko ne malpermesas -N post O-vorto; tiuj ekzemploj el PMEG estas nur ekzemplo de tiu principo.

Ĉiukaze oni povas anstataŭigi prepozicion per -N, do ĝi ne povas esti gramatike malĝusta. Gravas nur tio, ĉu tia formo estas komprenebla kaj akordas kun la lingvonormoj. Miaopinie ĝi estas sufiĉe komprenebla, sed evitinda pro ĝia malofteco.

Vinisus (显示个人资料) 2016年7月15日下午2:48:32

Gratulon! Vi pravegas, ĉar tia dirmaniero ne vundas la gramatikon. Oni povus diri, ke la stilo ne estus bona, sed gramatika eraro, tute ne!.

回到上端