目次へ

Malofta-vortfarado Ludo

cFlat7,2016年7月17日の

メッセージ: 195

言語: Esperanto

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年3月3日 4:02:33

muskolo = karnaĵo servanta por movi korpajn partojn
mus-kolo = kolo de muso

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年3月3日 12:24:39

septembroj = ĉiuj naŭaj monatoj en la gregoria kalendaro.

Sep-tembroj = sep kvalitoj de tonoj, voĉoj, instrumentoj.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年3月4日 2:22:42

piediri = iri per la piedoj
pie-diri = diri maniere kiel piulo

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年3月4日 13:12:04

substrato = ia ajn realaĵo, substanca aŭ fenomeno, kiu ebligas la ekzistado de alia.

substrato = reloj vojo por metroo.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年3月5日 3:40:29

baroko = malnova stilo (muziko, arkitekturo, ktp)
bar-roko = roko, kiu estas uzata por bari

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年3月5日 12:48:39

parfumas = mi parfumas mian kuŝejon.

paro-fumas = fumanta paro = li kaj ŝi fumas cigaredon.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年3月6日 3:39:30

serenado = dumnokta koncerto
seren-ado = daŭre kvieta agado sen ĉagrenoj

nornen (プロフィールを表示) 2020年3月6日 6:06:46

pom'aĉet'o = la ago aĉeti pomojn
pom'aĉ'et'o = malgranda, malbela pomo

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年3月8日 2:56:47

sentemo = havi emon senti ion ofte
sen-temo = ne havi temon

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年3月8日 12:31:46

Fidio = helena skulptisto, aŭtoro de la friso de Partenono 5a jc. a. k.

fidio = malmorala dio.

先頭にもどる