Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-03 04:02:33

muskolo = karnaĵo servanta por movi korpajn partojn
mus-kolo = kolo de muso

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-03 12:24:39

septembroj = ĉiuj naŭaj monatoj en la gregoria kalendaro.

Sep-tembroj = sep kvalitoj de tonoj, voĉoj, instrumentoj.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-04 02:22:42

piediri = iri per la piedoj
pie-diri = diri maniere kiel piulo

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-04 13:12:04

substrato = ia ajn realaĵo, substanca aŭ fenomeno, kiu ebligas la ekzistado de alia.

substrato = reloj vojo por metroo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-05 03:40:29

baroko = malnova stilo (muziko, arkitekturo, ktp)
bar-roko = roko, kiu estas uzata por bari

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-05 12:48:39

parfumas = mi parfumas mian kuŝejon.

paro-fumas = fumanta paro = li kaj ŝi fumas cigaredon.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-06 03:39:30

serenado = dumnokta koncerto
seren-ado = daŭre kvieta agado sen ĉagrenoj

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-06 06:06:46

pom'aĉet'o = la ago aĉeti pomojn
pom'aĉ'et'o = malgranda, malbela pomo

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-08 02:56:47

sentemo = havi emon senti ion ofte
sen-temo = ne havi temon

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-08 12:31:46

Fidio = helena skulptisto, aŭtoro de la friso de Partenono 5a jc. a. k.

fidio = malmorala dio.

Reen al la supro