Ke daftar isi

Malofta-vortfarado Ludo

dari cFlat7, 17 Juli 2016

Pesan: 195

Bahasa: Esperanto

Vinisus (Tunjukkan profil) 26 Juli 2016 20.04.28

Mamuloj (mam/o +ulo) = klaso de vertebruloj kiuj la patrino nutras per sia lakto.

Ĉevalo estas laŭ mi la plej bela mamulo.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 27 Juli 2016 04.16.10

survojhejme (sur + voj + hejm + e) = Temo pri io dum la irado hejmen.

Ni teumis ĉe tiu retoracio survojhejme.

Vinisus (Tunjukkan profil) 27 Juli 2016 13.56.23

cFlat7 kio estas retoracio, ĉar mi ne trovis en PIV aŭ vi volas diri "restoracio" ĉu?

cFlat7:survojhejme (sur + voj + hejm + e) = Temo pri io dum la irado hejmen.

Ni teumis ĉe tiu retoracio survojhejme.
Nemalhavebla (ne + mal + have + ebla) = nepre necesa.

Oksigeno por la vivantaj bestoj estas nemalhavebla.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 28 Juli 2016 04.48.37

Vinisus:cFlat7 kio estas retoracio, ĉar mi ne trovis en PIV aŭ vi volas diri "restoracio" ĉu?

cFlat7:survojhejme (sur + voj + hejm + e) = Temo pri io dum la irado hejmen.

Ni teumis ĉe tiu retoracio survojhejme.
[Mi intencis 'restoracio' ... dankon]

Vinisus (Tunjukkan profil) 28 Juli 2016 16.22.36

monsistemo (mon/o + sistemo) difinanta la valoron rilate al fremdlanda mono.

Nuntempe Usona dolaro reĝas la monsistemon de la mondo.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 29 Juli 2016 04.41.29

malĝis (mal + ĝis) = Malo de "ĝis la revido", t.e. saluton.

Malĝis! Kiel vi fartas hodiaŭ?

Vinisus (Tunjukkan profil) 29 Juli 2016 11.52.20

malliberigis (mal + liber/a + igis) = Meti iun en malliberejon.

La policano malliberigis lin.

Серёга (Tunjukkan profil) 30 Juli 2016 06.57.36

Malsaluton! (vorto similas malĝis tamen male)

- Ĝis!
-Malsolunon!

Vinisus (Tunjukkan profil) 30 Juli 2016 20.32.25

malmola (mal + mola) = Malfacile aŭ tute ne cedanta al premo.

Malmolaj vortoj ekscitas koleron.

cFlat7 (Tunjukkan profil) 31 Juli 2016 05.04.28

malvivo (mal + vivo) = Ekzisto post la morto aŭ antaŭ la naskiĝo

Ĝuu la nunon kaj faradu bone, ĉar kiu scias tion, kio okazos/is en la malvivo.

Kembali ke atas