შეტყობინებები: 195
ენა: Esperanto
Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 4 აგვისტო, 2016 12:22:26
cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 4 აგვისტო, 2016 12:40:13
Vinisus:Mi ne komprenas vian sintenon, ĉu temas pri amika ludo aŭ malvarma milito? (Rigardu arkivon pri "nia" ludo).[Mi ne komprenas vian demandon. 'Nia ludo' ... estas lingva ludo, kaj ĝi apartenas al la partoprenantoj kaj la legantoj... kiel tiu estas ia milito? La arkivilo provizas facilan metodon por spekti la tutan ludon, kaj filtri je unu partoprenanto, aŭ ĉiuj.]
Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 4 აგვისტო, 2016 19:15:31
trionono=trioblo ?
malĉirkaŭ: li metis tri fingrojn malĉirkaŭ la glason, kaj tiumaniere levis ĝin.
malludo=laboro ?
malgriza=bunta?
Серёга (მომხმარებლის პროფილი) 5 აგვისტო, 2016 06:21:46
trionono ≠ trioblo ? trionono = 1/9
malĉirkaŭ: li metis tri fingrojn malĉirkaŭ la glason, kaj tiumaniere levis ĝin. Al mi placxas
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
malludo=laboro ? jes, ankaux povas iam esti zorgoj kaj devaj faradoj.
malgriza=bunta? absolute sendube
cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 8 აგვისტო, 2016 04:36:07
Posttagmeze mi spertis bonan dormdolĉon, kun plene da sonĝoj.
Christa627 (მომხმარებლის პროფილი) 8 აგვისტო, 2016 06:30:24
verbigemulaĉo (verb-ig-em-ul-aĉ-o): persono, kiu emas fari verbojn el adjektivoj, substantivoj, ktp, eĉ kiam tio ne taŭgas, aŭ kaŭzas miskomprenon.
"Ĝi certe seĝas, sed ĉu ĝi lignas?" demandis la verbigemulaĉo.
Urho (მომხმარებლის პროფილი) 8 აგვისტო, 2016 09:53:29
Parenteze, mi mem tre ŝatas tiun vorton. — Bv. legi ĉi tiun fadenon ĉe lernu!:
cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 14 აგვისტო, 2016 05:38:29
Ni malatendas unu jaron de lia morto.
cFlat7 (მომხმარებლის პროფილი) 22 აგვისტო, 2016 04:46:00
Ŝi esprimis malkontentecon pri la ordmanko en la ĉambro de sia filino.
Серёга (მომხმარებლის პროფილი) 6 ოქტომბერი, 2016 17:52:46
Akva ciklo kun du flosiloj de bananformo.