Sporočila: 3
Jezik: Esperanto
Urho (Prikaži profil) 18. julij 2016 19:34:45
La Ondo de Esperanto informis ĉe LANDA-AGADO-listo jene
La redakcio de “La Ondo de Esperanto” analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis kelkajn fakulojn. La redakcio decidis, ke en la 2017a jaro la revuo aperos nur elektronike. La pdf-versio ne plu estos A4-formata, sed pli oportuna, ke oni povu facile legi unu paĝon en la kutima komputila ekrano, kaj la por librolegiloj kaj saĝtelefonoj estos proponita ePub-versio.
Legu pli detale pri la gravaj ŝanĝoj en “La Ondo de Esperanto” en la novaĵretejo “La Balta Ondo”:
http://sezonoj.ru/2016/07/ondo-12/
----------
La retejo por vi: http://sezonoj.ru/
Vinisus (Prikaži profil) 18. julij 2016 20:56:36
Mi vere bedaŭras pro tia malapero. Ve al Esperanto!
brianpribis (Prikaži profil) 19. julij 2016 19:20:48
Ne "Ve al Esperanto!", Bona por la medio. Mi elsxutis gxin kiel epub kaj sxangxigis gxi je mobi por mia kindle. Gxia aspekto estas bone.