Ret-programisto kaj/aŭ -fasonisto serĉata de KEA
ca, kivuye
Ubutumwa 2
ururimi: Esperanto
MatEo416 (Kwerekana umwidondoro) 19 Mukakaro 2016 01:40:13
Ĉu vi deziras antaŭenigi la Esperanto-movadon en Kanado per kreado de modernaj komunikiloj? Ni havas unikan ŝancon por unu aŭ du lertuloj liveri la solvon al niaj bezonoj pri la nova versio de la retejo esperanto.ca. La programisto kaj fasonisto povus esti la sama persono aŭ du kunlaborontaj personoj, do ni bonvenigas ofertojn kaj de tiuj, kiuj spertas pri unu el la du okupoj, kaj de tiuj, kiuj spertas pri ambaŭ. La sukcesa(j) ofertonto(j) kunlaboros kun la membroj de la reteja komitato de KEA — Yevgeniya (Ĵenja) Amis, Matthew (Mateo) Chisholm, kaj Andrew (Andreo) Sly.
Kvalifikoj
Ĝis la 5a de Septembro 2016, skribu retmesaĝon al retejo@esperanto.ca, en kiu vi montras kiel vi havas la necesajn kvalifikojn, kiel vi proponas liveri solvojn al la bezonoj en la jena raporto, kaj kontraŭ kioma kosto vi proponas fari vian laboron. Inkluzivu ligilojn al retejoj, pri kiuj vi laboris. Indiku vian lingvokapablon en Esperanto, laŭ via memtakso, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Via mesaĝo estu en Esperanto. Vi povas kunsendi karierresumon aŭ similan dokumenton, se tio helpus nin taksi viajn kvalifikojn; tio estu en Esperanto, en la angla, aŭ en la franca. Identigu vin, krom per via retadreso, almenaŭ per via vera nomo kaj poŝta adreso.
Kvalifikoj
- Vi havas sperton programi/fasoni retejojn.
- Vi scipovas Esperanton.
- Vi prefere estu rezidanto de Kanado. (Ni tamen ankaŭ akceptos ofertojn de nerezidantoj.)
Ĝis la 5a de Septembro 2016, skribu retmesaĝon al retejo@esperanto.ca, en kiu vi montras kiel vi havas la necesajn kvalifikojn, kiel vi proponas liveri solvojn al la bezonoj en la jena raporto, kaj kontraŭ kioma kosto vi proponas fari vian laboron. Inkluzivu ligilojn al retejoj, pri kiuj vi laboris. Indiku vian lingvokapablon en Esperanto, laŭ via memtakso, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Via mesaĝo estu en Esperanto. Vi povas kunsendi karierresumon aŭ similan dokumenton, se tio helpus nin taksi viajn kvalifikojn; tio estu en Esperanto, en la angla, aŭ en la franca. Identigu vin, krom per via retadreso, almenaŭ per via vera nomo kaj poŝta adreso.
esocom (Kwerekana umwidondoro) 22 Mukakaro 2016 20:26:46
Mi preferas forigi mian komenton, sed tio ne eblas.