前往目錄

La nova versio de lernu!

貼文者: Jev, 2016年7月19日

訊息: 217

語言: Esperanto

al_lastor (顯示個人資料) 2016年7月31日下午12:19:45

Ĉu, kiam la babilejo estos, eblos aliĝi al ĝi per IRC aŭ XMPP?

Jev (顯示個人資料) 2016年8月1日上午8:12:24

al_lastor:Ĉu, kiam la babilejo estos, eblos aliĝi al ĝi per IRC aŭ XMPP?
Ni ankoraŭ ne decidis, ĉu ĝi entute estos... Ni pensos pri tio, kiam ni realigos ĉiujn aliajn planitajn taskojn.

lagtendisto (顯示個人資料) 2016年8月1日下午4:56:41

Se mi komprenas korekta, tiam tio fadeno kuŝas ene de falsa lingvaspaco. (Ĉiuj komunikas anglalingve):

Mesaĝoj: 5______Lingvo: Esperanto

Eble tio ne okazus, se pintanavigilo aspektus kia:

Lingvo: Esperanto______Mesaĝoj: 5

aŭ: Esperanto______« < 12 13 14 15 16 > »______Mesaĝoj: 5

(Malteme: Mi tre ŝatas hoketilon por testvidu mesaĝon.)

lagtendisto (顯示個人資料) 2016年8月2日上午4:38:00

Ĉu, en nova forumsistemo intendantoj de Lernu povus forŝovi "ekstertemajn enfuĝitajn mesaĝojn" al unu kolektfadeno? Ekzemple spamemaj mesaĝoj kio ripetas ree kaj ree saman projektinformon.

erinja (顯示個人資料) 2016年8月2日下午5:56:20

Simple sendu mesaĝon al teamo@lernu.net se vi vidas spamon en la forumoj, kun ligilo al la koncerna mesaĝo. Ankoraŭ ne estas programita sistemo por raporti spamon rekte el la forumoj.

ombresaco (顯示個人資料) 2016年8月4日下午1:54:24

Forviŝita, la problemon, kiun mi atentigis, estas jam solvita.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2016年8月5日下午4:30:47

Jev:
Fenris_kcf:Cxu vi povas diri al ni kiam valida SSL-atestilo estos disponebla por ke ni povas uzi cxifradon per https? Bonvolu pripensi, ke cxiuj uzanto sendas sian pasvorton (aux almenaux la pasvort-haketajxon) necxifrite je cxiu ensalutado!
Ni tion tre bone komprenas kaj ni laboras pri tio. Ekzaktan daton, kiam ni funkciigos https, mi ne povas nun diri, sed ni provos fari tion laŭeble baldaŭ.
*pik*

Klingo (顯示個人資料) 2016年8月6日上午1:17:07

Mi estas komencanto kun malmulte vortoj sed la nova lernu.net belas. Mi vere volas uzi lernu.net nun. Dankon.

tre vere,

Nicholas aka Klingo

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2016年8月15日上午6:03:02

Jev:
Fenris_kcf:Cxu vi povas diri al ni kiam valida SSL-atestilo estos disponebla por ke ni povas uzi cxifradon per https? Bonvolu pripensi, ke cxiuj uzanto sendas sian pasvorton (aux almenaux la pasvort-haketajxon) necxifrite je cxiu ensalutado!
Ni tion tre bone komprenas kaj ni laboras pri tio. Ekzaktan daton, kiam ni funkciigos https, mi ne povas nun diri, sed ni provos fari tion laŭeble baldaŭ.
Auxdu: Se https ne baldaux disponeblas, mi bedauxre ne plu povos uzi la pagxaron. Eble tiu funkcio ne gravas laux vi, sed ke la uzantoj dauxre sendas siajn lernu-pasvortojn necxifrite tra la reto (ekde antaux almenaux unu monato), estas ne nur ega sekurec-aperturo, sed ankaux eblo por atakanto spioni la uzantojn de lernu.

PS: Kaj se vi intencas denove forigi mian mesagxon, sciuu, ke tio ne helpus plibonigi la situacion …

Jev (顯示個人資料) 2016年8月16日上午9:35:51

Fenris_kcf:Auxdu: Se https ne baldaux disponeblas, mi bedauxre ne plu povos uzi la pagxaron. Eble tiu funkcio ne gravas laux vi, sed ke la uzantoj dauxre sendas siajn lernu-pasvortojn necxifrite tra la reto (ekde antaux almenaux unu monato), estas ne nur ega sekurec-aperturo, sed ankaux eblo por atakanto spioni la uzantojn de lernu.
Revenu, kiam ĝi disponeblos.

Fenris_kcf:PS: Kaj se vi intencas denove forigi mian mesagxon, sciuu, ke tio ne helpus plibonigi la situacion …
Via mesaĝo estis forigita, ĉar vi dufoje sendis la mesaĝon kun nur unu vorto "Pik", tiuj mesaĝoj havas neniun sencon kaj ankaŭ ili neniel plibonigas la situacion.

回到上端