去目錄頁

La nova versio de lernu!

Jev, 2016年7月19日

讯息: 217

语言: Esperanto

Toeko (显示个人资料) 2016年8月18日下午7:18:18

Post longa paŭzo mi revenis kaj kion mi vidas? Tute nova malnova formo. Kie estas babilejo - simpla bab ilejo kiu unuigis centojn da homoj. Ĝis nun multaj el ili, se mi sukcesas iun renkonti - plendas pri malapero de babilejo.
Ŝajne Via - de Redakcio - "bona ŝanĝo" havis malan efikon.
Eble la retejo estos bona por dezirantoj lerni E-on, sed por malnovuloj (mi uzas Esperanton ekde 1958 jaro) - bezona estas facile akirebla BABILEJO. Vi diros - estas en aliaj lokoj. Jes, sed ne tiel bonaj kiel estis tiu ĉi. Ĉu mi diru REQIESCAT IN PACE ?

Fenris_kcf (显示个人资料) 2016年8月19日上午6:52:55

"Toeko":… bezona estas facile akirebla BABILEJO …
Simple uzu tiun ĉi legilon (http://tinyurl.com/j587pnk)!

Rachaelz (显示个人资料) 2016年8月21日上午10:49:56

Kio okazis al la vortaro? la retejo estas pli malfacile uzi nun (-__-) tre malfacile uzi la ĝustajn vortojn kiam la vortaro ne estas apude por helpo. kaj ĝi ne montras la signifon de vortoj kiam oni metas la kurson sur ilin. Lernu, bonvole fiksu ĝin!

al_lastor (显示个人资料) 2016年8月21日下午12:40:06

Rachaelz:tre malfacile uzi la ĝustajn vortojn kiam la vortaro ne estas apude por helpo.
Mi uzas tujavortaron kaj PIVn. Eblas, ke vi ankaŭ ĝuos uzi ilin.

mihxil (显示个人资料) 2016年8月23日下午7:47:09

Jev:
capiscuas:Gratulojn pro la nova versio de lernu.net, mi valoras viajn penojn laborante. Ĉu ĉi forumo povas havi RSS subtenon? Ĉu ankaŭ povas esti sekvebla pere de kontorta apliaĵoj kiel Tapatalk?
Antaŭdankon.
Dankon pro la gratuloj. Mi mem multe uzas RSS, pro tio mi ŝatus iam aldoni tiun eblon al la novaj forumoj.
La malnova forumo ĝin havis, kaj fakte ĝi estis la precipa maniero por mi iomete rigardi la forumon. Mi esperas ke ĝi revenu.

Urho (显示个人资料) 2016年8月24日上午10:08:08

Rachaelz:Kio okazis al la vortaro? la retejo estas pli malfacile uzi nun (-__-) […]!
Cetere, ĉu Vi uzas ĵoker-signojn % kaj _ en lernu!-vortaro (kaj la paĝon http://lernu.net/vortaro )?

thyrolf (显示个人资料) 2016年8月25日上午8:19:56

Mi provis:
% antataŭigas 0 ĝis senfina nombro de literoj
_ anstataŭigas 1 literon

kaj la vortaro listigas ĉiujn vortojn, kiuj kongruas kun tiu modelo.

ekz:
rig_i montras rigli

ri%i montras plurajn vortoj, ekz.
ridi
riski
rigli

ktp.

Matthieu (显示个人资料) 2016年8月25日下午5:01:08

Funkcio, kiu mankas al mi (aŭ kiun mi ne trovis), estus ligilo en forumoj por rekte iri al la lastaj nelegitaj mesaĝoj de unuopaj diskutoj.

Vestitor (显示个人资料) 2016年8月25日下午9:17:12

Mutusen:Funkcio, kiu mankas al mi (aŭ kiun mi ne trovis), estus ligilo en forumoj por rekte iri al la lastaj nelegitaj mesaĝoj de unuopaj diskutoj.
Jes! Tiu frenezigas min! Kiam vi klakas la fadeno-titolo (en la trarigardo), ĝi devus iri rekte al la lasta mesaĝo.

Urho (显示个人资料) 2016年8月26日上午8:25:12

Vestitor:
Mutusen:Funkcio, kiu mankas al mi (aŭ kiun mi ne trovis), estus ligilo en forumoj por rekte iri al la lastaj nelegitaj mesaĝoj de unuopaj diskutoj.
Jes! Tiu frenezigas min! Kiam vi klakas la fadeno-titolo (en la trarigardo), ĝi devus iri rekte al la lasta mesaĝo.
Por iri rekte al la lasta mesaĝo, bv. alklaki sur la dato, ekzemple sur 2016-aŭgusto-26.

回到上端