İçerik Görüntüleme

La nova versio de lernu!

başlangıç Jev, 19 Temmuz 2016

Mesajlar: 217

Dil: Esperanto

Vestitor (Profili görüntüle) 26 Ağustos 2016 12:21:22

Urho:
Vestitor:
Mutusen:Funkcio, kiu mankas al mi (aŭ kiun mi ne trovis), estus ligilo en forumoj por rekte iri al la lastaj nelegitaj mesaĝoj de unuopaj diskutoj.
Jes! Tiu frenezigas min! Kiam vi klakas la fadeno-titolo (en la trarigardo), ĝi devus iri rekte al la lasta mesaĝo.
Por iri rekte al la lasta mesaĝo, bv. alklaki sur la dato, ekzemple sur 2016-aŭgusto-26.
Vi pravas! Dankon.

Matthieu (Profili görüntüle) 26 Ağustos 2016 13:30:18

Kiel mi povis maltrafi tion? Dankon!

Fenris_kcf (Profili görüntüle) 22 Eylül 2016 16:34:41

https ankoraŭ ne disponeblas ...
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!

Christa627 (Profili görüntüle) 23 Eylül 2016 06:59:29

Urho:
Vestitor:
Mutusen:Funkcio, kiu mankas al mi (aŭ kiun mi ne trovis), estus ligilo en forumoj por rekte iri al la lastaj nelegitaj mesaĝoj de unuopaj diskutoj.
Jes! Tiu frenezigas min! Kiam vi klakas la fadeno-titolo (en la trarigardo), ĝi devus iri rekte al la lasta mesaĝo.
Por iri rekte al la lasta mesaĝo, bv. alklaki sur la dato, ekzemple sur 2016-aŭgusto-26.
Tamen iri rekte al la lasta mesaĝo ne tiom oportunas kiel iri rekte al la unua nelegita afiŝo. Sed estas pli bone ol ne havi tiun eblon.

Jev (Profili görüntüle) 23 Eylül 2016 08:29:56

Christa627:Tamen iri rekte al la lasta mesaĝo ne tiom oportunas kiel iri rekte al la unua nelegita afiŝo. Sed estas pli bone ol ne havi tiun eblon.
Estas malfacile eltrovi, kiun lastan mesaĝon vi legis, ĉar ja ĉe unu paĝo aperas pluraj. Kaj se uzanto vizitis iun fadenan paĝon, tio ankaŭ ne signifas, ke li/ŝi legis ĉiujn mesaĝojn sur tiu paĝo. Krome la kvantoj de paĝoj ene de unu fadeno ŝanĝiĝas, ekz. se ni forigas iujn rubmesaĝojn ks., ĝuste pro tio ni nun simple gvidas uzanton al la lasta paĝo. Se ni elpensos iun facilan kaj pli bonan teknikan solvon, ni realigos ĝin.

lagtendisto (Profili görüntüle) 25 Eylül 2016 00:17:22

Mesaj gizlendi.

lagtendisto (Profili görüntüle) 25 Eylül 2016 00:43:44

Fenris_kcf:https ankoraŭ ne disponeblas ...
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!
Ŝajnas, ke https ne tre bone taŭgas por sekuriĝi komunikadon de nuntempa intereto: SSL kaj aŭtentikeco.

Fenris_kcf (Profili görüntüle) 25 Eylül 2016 07:00:16

lagtendisto:
Fenris_kcf:https ankoraŭ ne disponeblas ...
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!
Ŝajnas, ke https ne tre bone taŭgas por sekuriĝi komunikadon de nuntempa intereto: SSL kaj aŭtentikeco.
Mi ne spektis la tutan filmeton, sed la parto, al kiu vi ligis, ne montras, ke SSL kaj https ne taŭgas.

Kompreneble SSL kaj https ne igas la interreton tute sekura, sed ili certe helpas, ke la interret-kafejo ĉe la proksima strato ne povas legi vian pasvorton, se vi uzas ĝian interret-aliron.

Clarence666 (Profili görüntüle) 25 Eylül 2016 08:02:55

Kelkaj observoj

- [negativa] pagxaro ne plu funkcias sen JavaScript

- [negativa] vortlernado malaperis

- [negativa] rakontoj "vere aux fantazie" restis sed sondosieroj malaperis

- "Kio okazis" (mojosa bankrabo), iam "altnivela" interaktiva kurso, farigxis "facila" teksto nur por legi

lagtendisto (Profili görüntüle) 25 Eylül 2016 21:12:43

Mesaj gizlendi.

Başa geri dön