Tin nhắn: 221
Nội dung: Esperanto
lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 00:43:44 Ngày 25 tháng 9 năm 2016
Fenris_kcf:https ankoraŭ ne disponeblas ...Ŝajnas, ke https ne tre bone taŭgas por sekuriĝi komunikadon de nuntempa intereto: SSL kaj aŭtentikeco.
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 07:00:16 Ngày 25 tháng 9 năm 2016
lagtendisto:Mi ne spektis la tutan filmeton, sed la parto, al kiu vi ligis, ne montras, ke SSL kaj https ne taŭgas.Fenris_kcf:https ankoraŭ ne disponeblas ...Ŝajnas, ke https ne tre bone taŭgas por sekuriĝi komunikadon de nuntempa intereto: SSL kaj aŭtentikeco.
Se vi ne intencas aldoni ĝin, simple honeste diru tion al ni!
Kompreneble SSL kaj https ne igas la interreton tute sekura, sed ili certe helpas, ke la interret-kafejo ĉe la proksima strato ne povas legi vian pasvorton, se vi uzas ĝian interret-aliron.
Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 08:02:55 Ngày 25 tháng 9 năm 2016
- [negativa] pagxaro ne plu funkcias sen JavaScript
- [negativa] vortlernado malaperis
- [negativa] rakontoj "vere aux fantazie" restis sed sondosieroj malaperis
- "Kio okazis" (mojosa bankrabo), iam "altnivela" interaktiva kurso, farigxis "facila" teksto nur por legi
lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 21:12:43 Ngày 25 tháng 9 năm 2016
Tin nhắn đã bị ẩn.
capiscuas (Xem thông tin cá nhân) 23:30:22 Ngày 25 tháng 9 năm 2016
https://feed43.com/lernu-net-eo-forumo.xml
Pere de Feed43.com estas facile eĉ krei la RSS por la aliaj afiŝlingvoj laŭinterese.
Tiu nur estas tempa solucio, la plejbonaĵo estus krei la RSS interne el lernu.net kodo.
koninda (Xem thông tin cá nhân) 17:08:16 Ngày 27 tháng 9 năm 2016
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 10:06:32 Ngày 30 tháng 9 năm 2016
Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam, kiam temas pri pasinteco: {1} = {2} Oni povas pli simple diri: {3}Simila problemo estas en tiu paĝo, kie oni povas legi “LaLa anstataŭ ĉiujĉiuj{4}”.
En tiu paĝo, koncerne la frazoj “Tiu ĉi libro estas mia.” kaj “Tiu ĉi libro estas la mia.” ekzistas klarigoj en la traduksistemo, sed ili aperas nenie en la paĝo.
Albatrosulo (Xem thông tin cá nhân) 11:12:41 Ngày 03 tháng 10 năm 2016
Bernardo (Xem thông tin cá nhân) 04:41:23 Ngày 07 tháng 10 năm 2016
Al mi ĉi tiu ebleco pli frue multe helpis, trovi samideanojn. De tempo al tempo mi ankau povis renkonti aliajn, informi pri la movado kaj instigi membriĝi al la UEA. Se vi trovas hodiau delegiton en la UEA-Jarlibro sub Tajlando, poste mi povis nur sukcesi tion dank al ĉi tiu sistemo de lernu.net. Se mi povis sukcesi, ke kelkajn komencantojn el Germanio partoprenis ĉe la german kongreso en Nürnberg, mi povis nur sukcesi tion, dank al lernu.net en la malnova versio.
Bedaurinde nun mi ne plu havas tian eblecon trovi novajn samideanojn per lernu.net !!! Malĝoja mesaĝo !! Mi estas tre malĝoja, sed esperas ke ĉi tiu ebleco denove aperos ĉi tie !!
Kore
Bernardo
pace (Xem thông tin cá nhân) 20:54:50 Ngày 09 tháng 10 năm 2016
Se mi bone memoras, erinja skribis, en la angla, ke tio revenos sed ne tuj. Pli urĝaj laboroj aktuale devas ankoraŭ esti faritaj en la nova Lernu!