Ku rupapuro rw'ibirimwo

La nova versio de lernu!

ca, kivuye

Ubutumwa 221

ururimi: Esperanto

Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 28 Ntwarante 2017 19:53:25

Finfine lernu uzeblas per https. Nun mi denove povas uzi ĝin. Bone!

nornen (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2017 08:49:58

Fenris_kcf:Finfine lernu uzeblas per https. Nun mi denove povas uzi ĝin. Bone!
Interese, ke vi ĝojas pri la fakto, ke la paĝaro "lernu.net" uzas certifikaton eldonitan al "deutsch.info"...
HTTPS (aŭ ĝenerale SSL, nun TLS) ne aldonas pli da sekureco, se oni ne komprenas la regulojn de la ludo.

Tamen, dum via retnavigilo vidigas verdan ŝlosilon, kaj dum vi povas legi "https", tuto ĉiam estos bona.

Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2017 21:41:07

@nornen
Mi konfesas, ke mi ne analizis la atestilon. Sed pli bone uzi mem-skribitan atestilon anstatŭ nenian. Tiel almenaŭ ne ĉiu ret-nodo povas legi la pasvortojn.

[Redaktaĵo] Jes, mi certigis per Wireshark ke mia pasvorto ne estas sendata klartekste uzante na HTTPS.

Fuzzy (Kwerekana umwidondoro) 19 Ndamukiza 2017 22:06:00

La nova versio de la pagxaro tiom acxas kompare kun la malnova, aspekte kaj funkcie, ke mi tute cxesis gxin viziti. Bedauxrinde. Mi ne kapablas gxin toleri.
Mi opinias la malnovan forumon tre bela, komforta kaj ricxa. Mi ne komprenas kial oni gxin detruis.
Mi povas sxangxi mian opinion pri la nova forumo nur se mi scios ke la nombro de la uzantoj de gxi plimultigxis kompare kun la malnova. Cxu estas tiel?

Grown (Kwerekana umwidondoro) 20 Ndamukiza 2017 06:37:44

Fuzzy:La nova versio de la pagxaro tiom acxas kompare kun la malnova, aspekte kaj funkcie, ke mi tute cxesis gxin viziti. Bedauxrinde. Mi ne kapablas gxin toleri.
Mi opinias la malnovan forumon tre bela, komforta kaj ricxa. Mi ne komprenas kial oni gxin detruis.
Mi povas sxangxi mian opinion pri la nova forumo nur se mi scios ke la nombro de la uzantoj de gxi plimultigxis kompare kun la malnova. Cxu estas tiel?
https://lernu.net/uzantoj

Alexandrex (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2017 22:34:49

Saluton al vi ĉiuj.
Mi havas nun teĥnikan kaj klaran demandon.
Kioma estas la plej granda longeco da unusola mesaĝo laŭ la nova komputilprezentado de Lernu-o?
Laŭ iuj el vi jam scias, la trista limitado de la longeco forpelis min, ĝenerale, de partopreni ĉe Lernu-o.
Se, nun, oni povas fari tre longajn mesaĝojn, mi repartoprenos.
Alternative, se nun oni ankoraŭ ne povas fari tre longajn mesaĝojn sed ekde nun oni povos, mi repartoprenos.
Se mi devas tede dividi miajn longajn mesaĝojn po pluraj pecoj ĉiuenhave, min tio mallalogas.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo atelo yahoo punkto es).

Roch (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2017 05:03:30

Ubutumwa bwanyegejwe.

Grown (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2017 15:16:51

Alexandrex:Saluton al vi ĉiuj.
Mi havas nun teĥnikan kaj klaran demandon.
Kioma estas la plej granda longeco da unusola mesaĝo laŭ la nova komputilprezentado de Lernu-o?
Laŭ iuj el vi jam scias, la trista limitado de la longeco forpelis min, ĝenerale, de partopreni ĉe Lernu-o.
Se, nun, oni povas fari tre longajn mesaĝojn, mi repartoprenos.
Alternative, se nun oni ankoraŭ ne povas fari tre longajn mesaĝojn sed ekde nun oni povos, mi repartoprenos.
Se mi devas tede dividi miajn longajn mesaĝojn po pluraj pecoj ĉiuenhave, min tio mallalogas.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo atelo yahoo punkto es).
Nekomprenite. Bonvolu partopreni. Ĉi-tie ne estas vikio nek klaso, kie vin eble forpeli.

Roch (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruheshi 2017 23:43:01

Grown:

La demando estas: "Kioma estas la plej granda longeco da unusola mesaĝo laŭ la nova komputilprezentado de Lernu-o?"... kaj mi ne scias kiom da literoj...

Alexandrex (Kwerekana umwidondoro) 5 Ruheshi 2017 22:35:22

Saluton al vi ĉiuj.

Mi ĵus pruvis la maksimuman longecon de unusola mesaĝo ĉe Lernu-o per ripetado de la venonta lerneja frazo.

Kuba harpisto ŝajnis amuziĝi facilege ĉe via ĵaŭda ĥoro.

Kaj la aŭtomata kalkulo per tipa tekstoprilaborilo, kiam la frazo ne plu aperas kompleta (do, elĉerpante la eblan longecon) estas la venonta maksimuma longeco.

9075 vortoj, 48399 presliteroj sen spacoj kaj 57475 presliteroj kun spacoj.

Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo atelo yahoo punkto es).

Subira ku ntango