Ujumbe: 217
Lugha: Esperanto
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 12:50:51 alasiri
La paĝaro estas kreita de la nulo kaj teknike kaj enhave. Jen kelkaj novaj funkcioj:
- tute nova teknika platformo
- bona superrigardo pri Esperanto kaj Esperanto-movado
- centoj da novaj bildoj kaj sonoj
- nova kurso kun interesa scienc-fikcia rakonto kaj multaj diversaj ekzercoj
- detala gramatiko kun amaso da ekzemploj
- 'virtuala klavaro' kiu ebligas ĉie en la paĝaro tajpi iks-metode
- riĉa plurmedia biblioteko, pere de kiu eblas lerni Esperanton, uzante tekstojn, videojn kaj sonojn el la reala Esperantujo
- pli bona kaj uzant-amika tradukejo
- adaptiĝema aspekto, kiu ebligas agrablan uzadon de la paĝaro ankaŭ en poŝtelefonoj kaj tabul-komputiloj
- Anna Löwenstein kaj Birke Dockhorn pro tre interesa kurso
- Bertilo Wennergren pro la detala gramatiko
- Akademio de Esperanto pro kontrolo de la kurso
- ĉiuj kunlaborantoj de E@I pro voĉlegitaj tekstoj
- niaj tradukantoj kaj vortaristoj, kiuj diligente tradukis multege da nova enhavo
- niaj uzantoj, kiuj pacience atendis la novan version de lernu!
- ESF kaj multaj donacintoj, kiuj finance subtenis la laboron
Bedaŭrinde ni ne povas garantii, ke la nova versio de la paĝaro tuj funkcios tute senprobleme. Ni havas tro da lingvoversioj kaj multe da enhavo, ĉion ĉi malfacilas testi per niaj limigitaj fortoj. Sed iom post iom la eventualaj cimoj kaj eraroj estos riparitaj. Ni petas niajn tradukantojn trairi la novan paĝaron kaj ripari ĉiujn eventualajn mistajpojn aŭ tekst-erarojn. Nun en la paĝaro pli facilas vidi, en kiu kunteksto aperas la tradukoj. Se la nova lernu! mankas en via lingvo, vi estas bonvena aliĝi al nia teamo de lernu!-tradukantoj. Ni konscias, ke la lingvoversioj, kiuj skribiĝas de la dekstro al la maldekstro, kredeble aspektas ankoraŭ ne tute bone, sed kunlabore kun la tradukantoj al tiuj lingvoj, ni esperas plibonigi tion.
Vi povas skribi viajn komentojn, rimarkojn kaj proponojn rekte en tiu ĉi fadeno. Sed se vi trovos iun gravan cimon aŭ iun teknikan problemon, ni petas pri tio informi la teamon private.
Vi ankaŭ estas bonvena starigi novajn fadenojn en la forumoj en viaj lingvoj kaj informi uzantojn pri la ŝanĝoj. Ekz. estus bone informi ilin, ke la plejparto de la ĝisnunaj lernu!-kursoj troviĝas en la biblioteko. Do se iu volas trairi iun malnovan kurson aŭ volas finfari ĝin, tion eblas fari tie.
Ni tre esperas, ke vi rapide alkutimiĝos al la nova paĝaro.
Grandan dankon!
- lernu!-teamo
Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 4:53:27 alasiri
Dankon!
Bruso (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:09:50 alasiri
Aspektas kiel 90 procentoj de Lernu malaperis!
lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:18:37 alasiri
Urho (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:19:44 alasiri
Ĝis la sekva mesaĝo! ˙
ombresaco (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:22:07 alasiri
Nur eta propono, en antauxaj versioj estis babilejo, kiu poste malaperis. Mi pensas, ke estus bona ideo repreni la ideon, sed uzi ĝin kiel telegrama grupo, kun ponto al irc. Tiel la vizitantoj de la retejo trovos pli da homoj.
Stranga konduto. En la forumo, kiam oni respondas malnovan mesaĝon, ĝi ankoraux aperas je la fino de la listo, ne en la unua posicio, kiel antuaxe, ĉu vvolis tion, aux ĝi estas erareto?
Denove, gratulon.
eszteme (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:30:14 alasiri
Mi havas la demando – kie mi povas trovi egzamenoj? Iam egzamenoj estis sur lernu.net, sed postea forviŝis ilin.
Abeneezer (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:56:17 alasiri
Mi komprenas ke vi ĵus eldonis la novan retejon, kaj dankon por tio, mi nur volis scii kiel fari tiujn aferojn aŭ ĉu ili ne eblas nune. Dankon.
le_chaz (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 5:56:27 alasiri
La unua impreso estas ege agrabla. Dankon pro via laboro!
Larmel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Julai 2016 6:08:13 alasiri