Al la enhavo

5000 bovinoj

de ombresaco, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

ombresaco (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:15:27

Mi ne scias, ĉu vi konas ĉi tiun kanton, dek bovinoj, post 2 monatoj, ĝi atingis 5000 vizitojn. Nekredebla kvanto por filmo en esperanto.

Vogel (Montri la profilon) 2016-julio-19 17:31:43

Unu bovino muĝas mu! okulumo.gif

Leporino (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:34:29

Du bovinoj muĝas mu mu! okulumo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-20 17:15:49

Tri bovinoj kverelas pro la malgaja mieno de la virbovo.

Emidioclaro (Montri la profilon) 2016-julio-20 20:56:01

Mu, mu, mu! Bela kaj simpla kanto. Gratulon, Pablo! Mi ne konis ĝin.

zibi (Montri la profilon) 2016-julio-25 13:46:58

Mi konas ĝn de Fajsbuko ridulo.gif kaj mi ĝin ege ŝatas. Bona laboro. Eĉ mia edzino, kiu ne estas esperantistino ekŝatis tiun ĉi kanton. Ĝi estas alkroĉiĝa ridulo.gif

ombresaco (Montri la profilon) 2016-julio-25 22:19:48

Pardonu la ekstertemon: Kio signifas "alkroĉiĝa"? Mi serĉis ĝin sed trovas nur rusajn paĝojn.

Dankon!

Igdarsilo (Montri la profilon) 2016-julio-26 18:09:22

Chiufoje ke iu enmetas muzikvideon sur Jutubo, iu faras rekomponon de ghi...
Mi volis esti tiu-chi... Jen do, Orkestra versio : https://soundcloud.com/yggdarsil/dek-bovinoj-orhxe...

Ombresaco : Al*kroch*igh*a, el Krochi : Kapti kaj teni per io hokforma auh chirkauhprena "Krochi boaton per hokstango".
Chiam pensu pri dekonstrui la vorton kiam vi serchas okulumo.gif (nun, aliuloj, bonvolu ne aldoni komentojn pri tiu temo, chi-tie ni parolas pri bovinoj).

ombresaco (Montri la profilon) 2016-julio-26 19:32:29

Igdarsilo:Chiufoje ke iu enmetas muzikvideon sur Jutubo, iu faras rekomponon de ghi...
Mi volis esti tiu-chi... Jen do, Orkestra versio : https://soundcloud.com/yggdarsil/dek-bovinoj-orhxe...

Ombresaco : Al*kroch*igh*a, el Krochi : Kapti kaj teni per io hokforma auh chirkauhprena "Krochi boaton per hokstango".
Chiam pensu pri dekonstrui la vorton kiam vi serchas okulumo.gif (nun, aliuloj, bonvolu ne aldoni komentojn pri tiu temo, chi-tie ni parolas pri bovinoj).
Bela versio, dankon!

Rilate al kroĉi, Mi kutime dekonstruas antaux serĉi, kompreneble. Sed tiu vorto ne aperas en reta vortaro. (mi ne plu parolos pri ĉi tio)

galvis (Montri la profilon) 2016-julio-27 21:21:04

Estas bone ke oni parolu nur pri bovinoj, kaj eble pri kantoj.

Reen al la supro