去目錄頁

Ŝangi la rektajn citilojn ("citaĵo") de lernu! pro la altaj citiloj (“citaĵo”)

LeoBeltran, 2016年7月20日

讯息: 4

语言: Esperanto

LeoBeltran (显示个人资料) 2016年7月20日上午12:48:26

Mi tre ŝatas la novan retpaĝon de lernu! kaj gratulas al la ĉiuj helpantoj. Sed mi trovis, ke en diversaj paĝoj ili uzis la rektajn citiloj ("citaĵo") anstataŭ la altaj citiloj (“citaĵo”). Do, mia penso estas, ke oni korektu tion do nia amata paĝo povas esti pli agrabla.

Jen la artikolo ĉe Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Citilo

Dankon al vi, samideanoj. Ĝis!

esocom (显示个人资料) 2016年7月23日下午4:25:06

Tre ambicia pledo! Mi jam ĝojas, ke ĉapeloj ĉi tie estas facile troveblaj kaj fareblaj - jen unu kaŭzo, kial mi ne ŝatas legi en Facebook.

mbalicki (显示个人资料) 2016年7月25日下午8:24:58

Estas multaj diversaj manieroj skribi citilojn, do oni povas sekvi ĝeneralan regulon kaj skribi ilin laŭ maniero de sia nacia lingvo (http://www.cce.ufes.br/goa/esperanto/TextoDiv/espo...). Kaj ŝajnas, ke se iu maniero estis iel ajn oficialigita, tio okazis ĉe „tiuj” citiloj. La decidon sekvis Grafika Centro Antverpeno de UEA, Universala Esperanto-Asocio kaj Flandra Esperanto-Ligo (http://www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/461785...).

Do mi apogas la peton plibeligi la retejon skribante belaspektajn citilojn, sed postulas fari tion per „tiuj” citiloj.

thyrolf (显示个人资料) 2016年7月25日下午9:04:36

Por mi estas tute egale la formo de iuj citiloj. Ĉefa afero nu ja estas, ke ĉiuj funkcioj reviviĝas aŭ instaliĝas. La demando de citiloj estas same kiel disputi pri la koloroj de la florvazoj en la salono, dum la domo ankoraŭ ne estas finkonstruita.

Kelkfoje .......

回到上端