Więcej

serĉado

od thyrolf, 20 lipca 2016

Wpisy: 5

Język: Esperanto

thyrolf (Pokaż profil) 20 lipca 2016, 09:37:30

Wiadomość została ukryta.

thyrolf (Pokaż profil) 20 lipca 2016, 09:43:04

Mi ĵus trovis la eblon kaŝi sian mesaĝon, sed neniun eblon malkaŝi ĝin. Ĝem! Do denovo:

Kio vere mankas al la pago, kiu cetere estas bonega, estas la eblo serĉi, aparte se temas pri la forumo.

Oni povas serĉi en la listo de uzanto je kelkaj ecoj (lando, sekso),

Sed oni ne povas serĉi temojn, kapvortojn, diskutojn ktp. En la antaŭa versio oni povis almenaŭ per restriktita guglo-serĉo trovi intersajn mesaĝojn, sed nun tute ne. (Aŭ ĉu mi simple ne trovis tion?)

Jam en la antaŭa versio oni ne povis ekz. serĉi "montru ĉiujn mesaĝojn de certa uzanto".

Mi bedaŭrus, se tiu eblo daŭre ne estus provizata.

Jev (Pokaż profil) 20 lipca 2016, 09:48:20

thyrolf:
Sed oni ne povas serĉi temojn, kapvortojn, diskutojn ktp. En la antaŭa versio oni povis almenaŭ per restriktita guglo-serĉo trovi intersajn mesaĝojn, sed nun tute ne. (Aŭ ĉu mi simple ne trovis tion?)
Dankon pro la komento. Jes, ni konscias pri manko de bona serĉo. Estas deziro iam aldoni globalan serĉon inter la forumaj mesaĝoj, privataj mesaĝoj, gramatiko, uzantoj ks. Ni ankoraŭ ne plene decidis, kiel ekzakte ni tion faros, ni revenos al tio post kiam ĉiuj planataj moduloj estos aldonitaj al la paĝaro.

lagtendisto (Pokaż profil) 24 lipca 2016, 13:39:20

Do, jes, 'ego search' por findu siajn mesaĝojn estus jam tre helpema. Sed vere oni ne devus hasti por enmetu tion.

Urho (Pokaż profil) 31 lipca 2016, 06:39:22

Eble la serĉo per la Guglo (Google) funkcias?
   kapvorto(j) site: http://lernu.net

Wróć do góry