Aller au contenu

Ĉu ni povas aldoni al la Biblioteko?

de coderiferous, 20 juillet 2016

Messages : 2

Langue: Esperanto

coderiferous (Voir le profil) 20 juillet 2016 11:54:52

^ La titolo.

Estas multaj aferoj en la Biblioteko, kaj ĝi estas tre bona, sed mi scias ke estas multaj esperantaj materialoj kiuj ankaŭ ne estas tie. Ekz., jen ĉi tiu intervjuo kun Reinhard Selten, kiu estis mia unua spektita esperanta video: https://www.youtube.com/watch?v=J13uiSdYceo Ĝi havas malrapidan, klaran (kutime) esperanton kun subtitoloj, kaj mi kredas ke ĝi taŭgas en la Biblioteko. Certe estas aliaj materialoj kiujn mi (kaj kompreneble aliuloj) povas trovi en la interreto. Estas/estos ia kadro por subteni ĉi tiun ideon?

Jev (Voir le profil) 20 juillet 2016 12:17:08

Ni certe ŝatus riĉigi iom post iom la bibliotekon kaj povas esti ke ni poste starigos iun grupon de administrantoj, kiuj povos okupiĝi pri aldonado de novaj materialoj.

Retour au début