К содержанию

Esperanto pagante

от Kenchio, 20 июля 2016 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

Kenchio (Показать профиль) 20 июля 2016 г., 17:45:14

Saluton al cxiuj!!

Iu ofertis al mi instrui esperanton en akademio... sed mi ricevus monon kontraux. Norme, esperantaj kursoj estas senpagaj, cxu vi pensas ke iu volus pagi (ne multe) por lerni esperanton? Mi logxas en Hispanio. Cxu iu provis antaux?

erinja (Показать профиль) 20 июля 2016 г., 17:58:12

Estas iuj pagitaj Esperanto-kursoj sed ili ja ne estas tre oftaj. Mi ne scias.

Kenchio (Показать профиль) 21 июля 2016 г., 11:41:59

Fine, la akademiestrino decidis tion: 1 horo per semajno, kaj 15 euxroj monate (16.5 USD). Kion vi pensas pri tio cxi?

erinja (Показать профиль) 21 июля 2016 г., 12:19:22

Tio estas tre malmulte da mono. Kutime instruisto laboras dum pluraj horoj por pretigi la planon kaj materialojn por unu horo en kurso.

Vestitor (Показать профиль) 22 июля 2016 г., 10:12:42

Laŭ mi 15 eŭroj semajne devus esti la minimumo. 15 eŭroj monate estas nur €3.75 por unu horo!

Наверх