Ku rupapuro rw'ibirimwo

Nova versio de lernu.net lancxita en julio 2016

ca, kivuye

Ubutumwa 23

ururimi: Esperanto

Lingveno (Kwerekana umwidondoro) 22 Mukakaro 2016 18:22:25

Nun finfine estas uzebla, dankon.

iamcliff (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyandagaro 2016 01:30:49

La nova retejo plaĉas al mi. Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi unue trovis tiun ĉi retejon (ĝi ankoraŭ estis la malnova versio). Sed, laŭ mi, ĝi aspektis tiel malmoderna, do mi decidis fari la kurson ĉe Duolingo. Post kiam mi finis la kurson tie, mi aŭdis pri la nova kurso ĉi tie. Mi opinias, ke ĝi estas multe pli bona nun.

Mi nun trairas la novan kurson, kaj kvankam ĝi temas pri rakonto iomete stranga, kaj kvankam mi ĝisnune jam komprenas ĉion, mi vere ŝatas la kvaliton de la informo ene de ĝi, kaj anticipas, ke mi plibonigos mian komprenon de la lingvo eĉ pli. Mi nun estas nur ĉe la deka leciono kaj pensas, ke mi baldaŭ atingos la randon de tio, kion Duolingo instruis al mi (almenaŭ la gramatiko; oni lernas sufiĉe multe da vortprovizo tie).

Vestitor (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyandagaro 2016 20:54:54

En la malnova versio estis ebla klaki vortoj (en la Esperantaj fadenoj de la forumo) kaj tuj vidi la tradukojn. Kial tiu nun mankas?

Sekcioj de la retejo ne funkcias. Ĉu estis vere bona ideo lanci ĝin antaŭ gravaj sekcioj estis tute preta? Laŭ mi, ĉi tiu invitas plendojn. Estas al mi misteron kial la interna mesaĝo-sistemo ankoraŭ ne funkcias.

maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyandagaro 2016 15:55:14

Mi bedaŭras, ke la forumo estas organizita diverse. La unika pozitiva afero estas tio, ke separiĝis la vortludoj. Ne estas oportuna, ke nacilingvaj forumoj malapertis kaj anstataŭ aperis filtrilo de lingvoj.

Jev (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyandagaro 2016 18:17:26

maratonisto:Mi bedaŭras, ke la forumo estas organizita diverse. La unika pozitiva afero estas tio, ke separiĝis la vortludoj. Ne estas oportuna, ke nacilingvaj forumoj malapertis kaj anstataŭ aperis filtrilo de lingvoj.
Kelkaj malnovaj uzantoj jam kelkfoje plendetis pri tio, sed.. nun mi ofte vidas skribaĵojn en Esperanto de la uzantoj, kiuj antaŭe preskaŭ neniam skribis en Esperanto, sed ĉiam uzis la nacilingvajn forumojn. Tio signifas, ke la sistemo instigas homojn uzi Esperanton kaj lernu.net ekzistas ĝuste por tio.

thyrolf (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyandagaro 2016 08:27:31

Al mi tute plaĉas la nun plurlingva metodo de la forumo. Sed kio vere mankas al mi estas la mesaĝa sistemo, kaj la privata listo de favorataj uzantoj.

Vestitor (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyandagaro 2016 12:15:25

La demando pri la mesaĝo sistemo neniam ŝajnas meriti definitiva respondon. Aliaflanke, ĝi ankaŭ ne estas kritika por lerni Esperanton (la ĉefa celo de la retejo).

garpe (Kwerekana umwidondoro) 21 Nyandagaro 2016 23:31:35

Mi samopinias kun DOCENKO_Dmitrij. Ŝajnas, ke lernu.net - kiel multaj aliaj retpaĝoj/retejoj - ŝanĝis en la direkto de "pli bona kaj pli bela stilo (CSS) / aspekto, sed malpli informo". Estas malbona dirketo.
La nova kurso ŝajnas bone sed mi malhavas la malnovajn (ek. Bildoj kaj demandoj).
Mi malhavas la votaron, la "ludon" per kio ni povas lerni novajn vortojn, kaj la detalan gramatikon.

Multe da hungaraj esperantistoj samopinias kun ni, do mi volas lanĉi peticion por rericevi tiujn bonajn malnovajn funkciojn.

"Ni volas informon, ne nur belan aspekton!"

Matthieu (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyandagaro 2016 10:34:25

garpe:Mi malhavas la votaron, la "ludon" per kio ni povas lerni novajn vortojn, kaj la detalan gramatikon.
Ĉu vi eĉ rigardis la supron de la paĝo? La vortaro kaj la detala gramatiko estas facile troveblaj, kaj la malnovaj kursoj estas en la biblioteko.

DOCENKO_Dmitrij (Kwerekana umwidondoro) 24 Nyandagaro 2016 06:35:29

Subira ku ntango