Sisu juurde

Nova versio de lernu.net lancxita en julio 2016

kelle poolt DOCENKO_Dmitrij, 21. juuli 2016

Postitused: 23

Keel: Esperanto

DOCENKO_Dmitrij (Näita profiili) 21. juuli 2016 12:23.14

Nova retpagxaro estas malbona kompare kun malnova pagxaro. Multaj ebloj malaperis kaj pagxaro nun estas malpli oportuna. Cxu ne eblis sxangxi nur tion kio estis malbona kaj konservi cxion alion? Se iu volas translokigi lernu.net al alia platformo, indas fermi malnovan version nur post cxiuj gxiaj ebloj estas kreita en nova versio.

Jev (Näita profiili) 21. juuli 2016 12:56.27

DOCENKO_Dmitrij:Nova retpagxaro estas malbona kompare kun malnova pagxaro. Multaj ebloj malaperis kaj pagxaro nun estas malpli oportuna. Cxu ne eblis sxangxi nur tion kio estis malbona kaj konservi cxion alion?
Ni faris ĝuste tion, ni ŝanĝis ĉion, kio estis malbona.

DOCENKO_Dmitrij:
Se iu volas translokigi lernu.net al alia platformo, indas fermi malnovan version nur post cxiuj gxiaj ebloj estas kreita en nova versio.
Tio daŭrus ankoraŭ kelkajn jarojn. Dankon pro via opinio.

DOCENKO_Dmitrij (Näita profiili) 21. juuli 2016 14:47.12

Aspekto, forumoj, socia reto de malnova retejo estis pli bona. Nun ne estas eblo aboni forumojn kaj forumajn temojn. Ne eblas sercxi uzantoj laux kelkaj kriteriojn, ekzemple nivelo de Esperanto. Ne estas sekcio pri statistiko.
Tio daŭrus ankoraŭ kelkajn jarojn
Cxu tempo de malfermo de nova versio aux kvalito estas pli grava por vi?
Mi proponas auxtorojn de nova lernu.net kasxi novan version kaj malkasxi malnovan. Kiam vi aldonos cxiujn eblojn de malnova versio kaj novajn eblojn al nova versio, estos bona tempo publikigi gxin.
Se vi ne kasxos novan malbonan version, vi riskas perdi multajn uzantojn kiuj sxatis eblojn de malnova versio kiuj malestas en nova versio, kiel mi

Jev (Näita profiili) 21. juuli 2016 14:55.24

DOCENKO_Dmitrij:Cxu tempo de malfermo de nova versio aux kvalito estas pli grava por vi?
Mi proponas auxtorojn de nova lernu.net kasxi novan version kaj malkasxi malnovan. Kiam vi aldonos cxiujn eblojn de malnova versio kaj novajn eblojn al nova versio, estos bona tempo publikigi gxin.
Se vi ne kasxos novan malbonan version, vi riskas perdi multajn uzantojn kiuj sxatis eblojn de malnova versio kiuj malestas en nova versio, kiel mi
Ni malsame komprenas la vorton "kvalito". Ankoraŭfoje dankon pro via opinio.

DOCENKO_Dmitrij (Näita profiili) 21. juuli 2016 16:26.49

Mi komparis diversajn esperantajn sociajn retojn http://discoverfuture.blogspot.com/2014/03/esperan...
Komparo versxajne estos utila por plani konstruado de lernu.net

Pastek (Näita profiili) 21. juuli 2016 20:09.56

Mi estis cxe Lernu ek de 2003, nun en tiu Lernu mi estas tute perdita.
Mi sxangxis mian nomon pace nun mi estas Pastek !
Pro tio ke mi furiozis kiam mi vidis ke mi ne plu havas liston de miaj geamikoj.
Kiel fari por retrovi ilin, eble nur atendi ke ili skribu tie.
Mi rigardis ankaux la kursojn, mi pli sxatis la malnovan version.

Vanege (Näita profiili) 21. juuli 2016 20:59.47

Dankegon! Mi estis tute perdita en la antaŭa versio. Mi ne sciis kien alklaki! Estis tro da ligiloj, tro da kursoj ... Nun tio kio plej gravas estas tio kio estas plej facile atingebla.

Orikrin1998 (Näita profiili) 21. juuli 2016 23:48.12

(Estus privatmesagxo se gxi fukcius)

Vanege ? La Vanege de Twitter ? Mi sekvis vin iam ! Komika retrovi vin cxie !

thyrolf (Näita profiili) 22. juuli 2016 10:59.10

Al mi multe plaĉas la nova retejo, eĉ se mankas kelkaj detaloj. Verŝajna la mesaĝa sistemo post mallonga tempo revonos.

Meŝig (Näita profiili) 22. juuli 2016 14:53.29

Saluton,

la cxiama apero de le "alialingva-esperanta" vortaro estis pli agrabla ol la nuna bezono kliki por aperigi tiun ilon.

Kaj cxu la eblo aperigi la tradukon de vorto en la forumo nur surkilki gxin malaperis?

Tagasi üles