הודעות: 11
שפה: Esperanto
Lingveno (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2016, 18:29:20
Por tiuj, kiuj delonge legas nin kaj ŝatas, sed ankoraŭ ne scias kiel kontribui aŭ simple ne scias ke ili fakte POVAS kontribui, jen la ligilo al la eta instrukciaro, per kiu oni povas lerni kiel kontribui al nia projekto kaj tiel hepli al Esperanta kaj Vikimedia movado ambaŭ. Estu pli libera scio en Esperanto!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon
Fakte, ni ĵus renovigis nian ĉefpaĝon, do nun supre vi povas trovi pliajn uzeblajn ligilojn por komenci. Agrabelan kunlaboron mi deziras al vi! Se vi havas iujn problemojn, skribu al mi direkte - vi povas trovi min en Vikipedio kun la sama salutonomo kiel ĉi tie.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 25 ביולי 2016, 13:49:02
Traduko de jam valida artikolo povas esti bona ekzerco por komenci, atendante esti sufiĉe lerta por verki originalajn.
Lingveno (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2016, 07:23:01
Christa627 (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2016, 07:13:20
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Luib (הצגת פרופיל) 2 באוגוסט 2016, 09:27:06
Altebrilas:Mi volonte tradukus artikolojn el aliaj lingvoj se estas rekta metodo por fari tion, sen demandiĝi ĉu ĝi estas tia aŭ tia, nek ĉu mi plenumas ĉiujn kondiĉojn.Se vi ensalutas kiel Vikipediisto, vi povos ŝalti la betan funkcion "EnhavTradukado". Tio ebligas duon-maŝinan tradukon de alilingvaj artikoloj (vi elektas tradukendan alilingvan artikolon, la servilo tradukas ĝin maŝine, kaj vi ĝustigas / plibonigas la tradukon).
Traduko de jam valida artikolo povas esti bona ekzerco por komenci, atendante esti sufiĉe lerta por verki originalajn.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2016, 17:16:50
1. Konektiĝi
aŭ: krei konton se ĝi ne ekzistas
aŭ: uzante sian retadreson, peti novan pasvorton kaj rememorigigi al si salutnomon
->farite.
2. Informoj pri tiu EnhavTradukado troveblas ĉi-tie:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradu...
->farite.
3. Estas kvinminuta filmeto, sed bedauxrinde en la angla. Oni anoncis e-ajn subtitolojn (sed ankaux la ekranoj estas en la angla, do mi dubas, ke la filmeto estu utila por ne anglo-parolantoj aux se la interfaco ne evoluas paralele kaj samtempe en ĉiuj lingvoj)
->mi haltis tie, ĉar mi ne komprenis.
Ekzemple, mi elektis (hazarde) mallongan artikolon en la franca (sube), kaj deziras traduki ĝin esperanten. Kion ekzakte mi devas fari post 3.?
https://fr.wikipedia.org/wiki/Functional_Programmi...
Mi proponas redakti unupaĝan "uzlibreton" por traduki tiun ekzemplon, cele al tradukado de aliaj artikoloj. Por tio, mi bezonas scii ekzakte kion fari.
Poste, mi legos la dokumentaron kaj provos redakti pli komplikajn artikolojn.
Lingveno (הצגת פרופיל) 5 באוגוסט 2016, 09:08:19
https://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikiped...
raffadalbo (הצגת פרופיל) 17 באוגוסט 2016, 19:42:18
Mi uzis ĝin por traduki plurajn artikolojn, kaj el la angla kaj el la itala.
El la angla, la aŭtomata tradukado enhavas multajn erarojn. Oni nepre devas kontroli la tutan tekston. Tamen, helpas havi bazon, ligilojn, bildojn.
El la itala (kaj el aliaj lingvoj), EnhavTradukado nur kreas bazon kun bildoj, notoj kaj ligiloj, sed la vera tradukado dependas de la vikipediano.
Sunjo (הצגת פרופיל) 17 באוגוסט 2016, 19:58:28
Luib (הצגת פרופיל) 18 באוגוסט 2016, 11:36:03
Altebrilas:Se vi nun havas Vikipedian konton:
Ekzemple, mi elektis (hazarde) mallongan artikolon en la franca (sube), kaj deziras traduki ĝin esperanten. Kion ekzakte mi devas fari post 3.?
https://fr.wikipedia.org/wiki/Functional_Programmi...
Mi proponas redakti unupaĝan "uzlibreton" por traduki tiun ekzemplon, cele al tradukado de aliaj artikoloj. Por tio, mi bezonas scii ekzakte kion fari.
Poste, mi legos la dokumentaron kaj provos redakti pli komplikajn artikolojn.
1. Supre dekstre (sur iu ajn vikipedia paĝo) vi trovos kelkajn "personajn" ligilojn, ekzemple vian uzantopaĝon. Estas ankaŭ ligilo nomata "Beta". Alklaku ĝin.
2. Vi nun estas sur la paĝo kun la tn. "betaj funkcioj" proponataj, interalie tiu EnhavTradukado. Klaku sur la kvadrato maldekstre de la informoj pri "Tradukado de enhavo". Aperos hoketo sur tiu kvadrato.
3. Malsupre de la paĝo: Klaku sur "Konservi preferojn".
4. Denove supre dekstre: Klaku sur "Kontribuoj" kaj tuj sur "Tradukoj". Aperos la paĝo de EnhavTradukado.
5. Klaku sur "Ektraduki". Aperos kesto.
6. Elektu la du lingvojn (français kaj Esperanto).
7. Elektu la tradukendan artikolon (functional programming).
8. Skribu la Esperantan titolon (funkcia programado?).
9. Klaku sur "Komenci tradukon". Aperos dukolumna paĝo: maldekstre la franca artikolo, dekstre la estonta Esperanta traduko (ankoraŭ malplena).
10. Alklaku dekstre de paragrafo de la franca artikolo (ekz. la komenca). Post kelkaj sekundoj aperos maŝina traduko.
11. Korektu tiun tradukon. Ekzemple, la franca frazo povas esti: "Il ne faut pas oublier l'accusatif" kaj la maŝino tradukis "Ne necesas forgesi la akuzativo." Tiam ŝanĝu ĝin al: "Oni ne forgesu la akuzativon." aŭ al "Necesas ne forgesi la akuzativon."
12. Same pri la aliaj paragrafoj. (Sed vi ne devas traduki ĉiujn paragrafojn, se iu el ili tro malbonkvalitas.)
13. Klaku sur "Publikigi tradukon".
14. Ofte la programo ne aŭ malbone kopias la referencojn. Tiuokaze, iru sur la nova artikolo kaj enigu ilin mane (klakante sur "redakti").