去目錄頁

Kion la vorto "filaro" signifas en tiu frazo? (Esperanto and English) (Esperanto kaj Angla lingvo)

amt, 2016年7月23日

讯息: 3

语言: Esperanto

amt (显示个人资料) 2016年7月23日下午9:08:27

Saluton! Ĉi estas mia unua foruma komunikaĵo. Mi vere dezirus paroli flue la esperanto. Nuntempe mi ne flue paroli nek skribas bone. Traktu min afable.

Mi legas la Vikipedia artikolo pri genealogio kaj mi legas ĉi vortojn: " filaro " kaj "filara genealogio". Kion ĝi signifas?
Tio signifas " maternal "? Kial ne ili skribi la vorton " patrina " anstataŭe?

Ĉu miaj vortoj estas klaraj? Vi povas respondi en la Angla lingvo se ĝi estas pli facila.

erinja (显示个人资料) 2016年7月24日下午3:50:28

Mi nenion scias pri la termino "filaro" sed mi dubas ke oni intencis ke la signifo estu "maternal". Ŝajnas ke la vorto rilatas iel al la aro de (ge?)filoj, kiujn produktis iu persono (fil/ar/o)

Ondo (显示个人资料) 2016年7月24日下午6:09:02

amt:Saluton! Ĉi estas mia unua foruma komunikaĵo. Mi vere dezirus paroli flue la esperanto. Nuntempe mi ne flue paroli nek skribas bone. Traktu min afable.

Mi legas la Vikipedia artikolo pri genealogio kaj mi legas ĉi vortojn: " filaro " kaj "filara genealogio". Kion ĝi signifas?
Tio signifas " maternal "? Kial ne ili skribi la vorton " patrina " anstataŭe?

Ĉu miaj vortoj estas klaraj? Vi povas respondi en la Angla lingvo se ĝi estas pli facila.
Viaj vortoj estas sufiĉe klaraj, same ankaŭ via demando.

Mi bedaŭras, ke vi trovis tiel malbone verkitan artikolon. Mi legis nur la komencon (antaŭ la Tabelo de Enhavo), kaj laŭ mia opinio la teksto estas lingve tre aĉa. Bonvolu ne preni ĝin kiel modelon. La tuta Esperanta Vikipedio havas abunde da artikoloj kun tre suspektinda kvalito.

Mi ne scias pri genealogiaj terminoj en Esperanto, sed ŝajnas al mi, ke la aŭtoro volis per la vorto "filara genealogio" (fil/ar/a) traduki la Francan "Généalogie descendante", do tian "genealogian arbon", kiu montras ĉiujn gefilojn kaj pragefilojn (la tutan idaron, en ĉiuj generacioj) de unu homo.

La artikolo ne estas leginda, almenaŭ se vi volas lerni bonan Esperanton. Pli bonkvalita teksto pri la afero estas ekzemple ĉi tiu artikolo iam aperinta en Monato: http://www.esperanto.be/fel/2006/008970.php . Mi komprenas, ke ĝi estas tute alitipa kaj eble ne respondas al viaj bezonoj, sed almenaŭ ĝi esta lingve kontentiga.

回到上端