Ke daftar isi

Poemo

dari Orikrin1998, 26 Juli 2016

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

Orikrin1998 (Tunjukkan profil) 26 Juli 2016 09.38.29

Saluton !

Do, mi havis iomete tempon kaj mi rapide skribis poemon. Ne estas tre dificila sed mi nur volis demandi se estis korekta de uzi esceptojn tiel mi faris. Cxu mi devis fari cxiutempe la samajn elektojn tiel forigi la finan "-o" aux ne, aux gxi ne importas ?

Kaj evidente korektu min !

Unufoje mi vidis vulpon
Rigardanta min scieme
En la kor' d'unu arbar'
Kie ankoraux neniu barbar'
Sxajnis lastan vivantbeston
Tamen nur staris min dubante
Kaj dum mi forfugxis
Al gxi mi cxiam pensis
Mi, morton malantaux lasanta
L'esperon fine retrovanta

erinja (Tunjukkan profil) 26 Juli 2016 16.28.44

Vi povas elekti forigi aŭ ne forigi la -o laŭ via prefero - simple oni ne povas forigi la -o de objekto, sed mi kredas ke vi neniam faris tion.

Vi faris kelkajn erarojn pri la n-finaĵo - certe en linio 5, kaj eble en linio 6. Ĉu vi dubas, aŭ ĉu oni dubas vin? "min dubante" eblas nur se oni dubas vin, sed se estas vi kiu dubas, forigu la -n.

Ĉu vi lasas la morton malantaŭ vi? Tiukaze estu "mi morton malantaŭe lasanta". "Malantaŭ" sen -e kutime havas lokan signifon, ekz. "malantaŭ mia domo", kun substantivo post la vorto "nalantaŭ" (aŭ "antaŭ", funkcias same kun ambaŭ)

Atentu ankaŭ ke esperanto ne havas nedifinitan artikolon. "unu arbaro" estas ĝusta se oni volas vere diri ke temas pri unu arbaro (kaj ne du aŭ tri). Sed se vi volas simple diri "arbaro" (ajna arbaro, kaj ne "la" arbaro), vi ne bezonas artikolon. Fojfoje parolantoj de la franca povas erari pri tio, oni kutimas en la franca diri ekzemple "Je suis dans une forêt", kaj oni pensas ke oni devas diri en Esperanto "Mi estas en unu arbaro", kiam fakte en Esperanto oni diras "Mi estas en arbaro", sen artikolo.

Orikrin1998 (Tunjukkan profil) 26 Juli 2016 21.52.35

Dankon, mi aprenas nur leganta vin !

Diranta ke oni ne povas forigi la finalan -o de l'objektoj, cxu vi signifas kiam vorto estas akuzative ?

En linio 6, mi signifis ke la vulpo staris al mi kun dubo. Fr : "il me regardait, hésitant".

Ankaux sxajnis stranga al mi diri " d'arbar " sen artikolo. Sed certe mi ne bezonas gxin.

Kore, Orikrin1998

erinja (Tunjukkan profil) 26 Juli 2016 22.03.19

Ne eblas diri "d'arbar'". Oni ne povas forigi la -e de "de". Kaj forigo de -a en "la" - oni faras tion nur en poezio, ne en ordinara teksto, do kiam mi parolas kun vi nun, mi ne dirus "l'objektoj", estus ĉiam "la objektoj"

Kiam mi parolas pri -n por objekto - jes, tio temas pri akuzativo. Ne eblas forigi la finan -o kiam oni uzas n-finaĵon.

"il me regardait, hésitant" - tio estas "Li rigardis min, hezitante". (stari ne estas rigardi - stari = se tenir debout, être debout)

Orikrin1998 (Tunjukkan profil) 27 Juli 2016 15.14.19

Cxiu tre helpanta.

Miaj eraroj estas ofte idiotaj, tiel "stari" por "rigardi". Mi kreis ke venis el angla "to stare" ! Sed mi rapide plibonigxas.

Dankon aukoraux.

Kore, Orikrin1998

erinja (Tunjukkan profil) 27 Juli 2016 18.48.46

Ĉiuj faras erarojn dum lernado. Tio estas normala afero, estas nenio hontinda en tio. Gratulojn ke vi kuraĝis afiŝi vian laboron, eĉ kun eraroj! Tio estas la plej bona maniero por trovi siajn erarojn kaj fariĝi pli lerta en la lingvo.

Kembali ke atas